zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF)
Querformat (PDF)
| [nur Standard-Exportformate zeigen]
weitere Exportformate: einfacher Text LaTeX LaTeX Querformat DVI DVI Querformat Postscript Postscript Querformat | [zum Buch hinzufügen] [Buch löschen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese entfernen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese hinzufügen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |
übersetzt von Manfred Retzlaff | übersetzt von Adolf Burkhardt | |
1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |
La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | |
Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | |
Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |
Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |
Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | |
2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | |
Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | |
Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | |
Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | |
Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | |
Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | |
3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | |
Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | |
Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | |
Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | |
Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | |
Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | |
4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | |
Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | |
Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | |
Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | |
Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | |
Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |
5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |
Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | |
je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | |
Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | |
Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | |
Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |
6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |
El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | |
Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | |
Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | |
Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | |
En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |
7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |
Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |
Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | |
Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | |
Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | |
Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | |
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |