eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Alice Lindel | * Stufen des Lebens [-] | Germana | Arg-1591-795 | 2013-01-23 11:19 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfredo Ratislavo | Ŝtupoj de l' vivo | Esperanto | 2003-03-02 | Arg-1592-795 | MR-399-1a | 2013-01-23 11:15 Manfred | nur tiun forigu |
Alice Lindel, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
La hom’ en la infana aĝ’ |
ne havas multe ja da saĝ’, |
kaj volas havi iom pli |
da jaroj ol jam havas li. |
Kun dekok jaroj pensas li: |
„Kun dudek estos aĝa mi. - |
Kaj estas tridekjara ul’ |
hom’, kiu estas maljunul’." |
Impresas la kvardeko lin, |
jam kvazaŭ de la vivo fin’. |
Sed kiam havas kvindek li, |
forŝovas li la finon pli. |
La aĝ’ de sesdek jaroj ne |
tro alta ŝajnas esti, tre |
plorinda tamen ŝajnas la |
sepdeka vivojaro ja. |
Post okdek restas la esper’, |
atingi naŭdek sur la Ter’. |
Kaj nombras tiam tiu ĉi |
la homojn, kiuj aĝas pli. |
Ĉar vere daŭras cento da |
vivjaroj nur malmulte ja |
pli longe ol dek; pensas mi: |
Per nul’ nur diferencas ĝi. |
Traduko de la Germana poemo "Stufen des Lebens" de Alice Lindel en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2003-03-02. S-ano Albert Stephan publikigis tiun ĉi Esperantigon de la poemo en la LEA-informilo, en la jaro 2003. |