eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Wilhelm Busch | * Die Fliege | Germana | Arg-1953-971 | 2014-03-03 23:08 Manfred | nur tiun forigu | |
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach | La muŝo | Esperanto | Arg-1954-971 | 2014-03-04 13:41 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Busch, | Wilhelm Busch, | |
tradukita de laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach | ||
Dem Herrn Inspektor tut's so gut | Jen, post la manĝ', kiam li satas, | |
Wenn er nach Tisch ein wenig ruht. | la inspektor' ripozi ŝatas. | |
Da kommt die Fliege mit Gebrumm | Sed venas muŝo, kiu zumas | |
Und surrt ihm vor dem Ohr herum. | kaj la orelon ĉirkaŭumas. | |
Und aufgeschreckt aus halbem Schlummer, | Ektimigita el dormeto, | |
Schaut er verdrießlich auf den Brummer. | la viro diras: "Nun kvieto!" | |
Die böse Fliege! Seht nun hat se | La muŝo nun, vi tion vidas, | |
Sich festgesetzt auf seiner Glatze | sur lia kalva kapo sidas. | |
"Wart nur, du unverschämtes Tier! | "Mi kaptos vin, malica besto!" | |
Anitzo aber komm ich dir!" | li krias kun minaca gesto. | |
Behutsam schleicht er nach der Tasse, | Al tablo iras li singarde, | |
Dass er die Fliege da erfasse. | sed psike bolas li jam arde! | |
Perdautz! - Darin ist er gewandt - | Spektaklo jen, rigardu lin, | |
Er hat sie wirklich in der Hand. | li kun lerteco kaptas ĝin! | |
Hier schaut er nun mit großer List, | Nun, post la ĉas' kontrolas li | |
Wo sie denn eigentlich wohl ist. | kaptitan beston tie ĉi. | |
Surr! - Da! Sie ist schon wieder frei | Jen! Zum! La muŝo pro teruro | |
Ein Bein, das ist ihr einerlei | sin liberigas, sed sen kruro. | |
Jetzt aber kommt er mit der Klappe, | Sed nun li kun batilo venas, | |
Dass er sie so vielleicht ertappe. | la vervon li ne plu retenas. | |
Und um sie sicher zu bekommen, | Do, kaj por certe kapti ĝin | |
Hat er den Sorgenstuhl erklommen. | sur seĝon li starigas sin. | |
Rumsbums! Da liegt der Stuhl und er. | Sed krak! La seĝo tuj rompiĝas, | |
Die Fliege flattert froh umher. | la muŝo ridas kaj foriĝas. | |
Da holt er aus mii voller Kraft | Kaj nun per sia tuta forto | |
Die Fliege wird dahingerafft. | la muŝon batas li al morto. | |
Und fröhlich sieht er das Insekt | La inspektoro kun kontento | |
Am Boden leblos ausgestreckt. | "Mi venkis!" diras li, sen pento. | |
Erquicklich ist die Mittagsruh, | La paŭzo ofte taŭgas pli, | |
Nur kommt man oftmals nicht dazu. | se muŝo estas ne ĉe vi. | |
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Busch (*1832-04-15 - †1908-01-09). Pri la poeto Wilhelm Busch vidu la vikipedian retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Busch. La teksto de la poemo troviĝas sub http://www.wilhelm-busch-seiten.de/werke/bilderbogen/fliege.html. | ||
Traduko de la Germana poemo "Die Fliege" de Wilhelm Busch (*1832-04-15 - †1908-01-09) en Esperanton de laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach. Tiu ĉi poem-traduko aperis en la GEA-revuo "Esperanto aktuell", n-ro 2014-1. La tradukon faris komune la partoprenintoj de la festo "Cent jaroj de Esperanto en Kronach (Bavario)". |