Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Deutsch Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur diese hinzufügen
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur diese hinzufügen
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur diese hinzufügen
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur diese hinzufügen
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur diese entfernen

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 
übersetzt von Joseph Ferdinand Berger
 
Amatoj, kiam min forlasis
spirit', ne ploru do pro mi!
Por paca ekzistad' min kaŝis
en brila tag' la bona Di'.
 
Ne estas plu ĉagreno tera.
Eternas via bild' ĉe mi.
Mi petos pri balzamo vera
por vundoj kaj dolor' de vi.
 
Se svingas Pac' en nokta ombro
Serafflugilojn super Ter',
ne pensu plu pri mia tombo!
Salutas mi el stela sfer'.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Letzte Worte" von Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) ins
Esperanto durch Joseph Ferdinand Berger
(*1894-10-07 - †1976-03-28) in
1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..