zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * [Liebste, sollst mir heute sagen] | Deutsch | Arg-1119-555 | 2010-09-13 20:50 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Leopold Blumental | [Karulin', vi devas diri] | Esperanto | Arg-1122-555 | 2010-09-13 22:21 mgr | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | [Diru vi, ho karulino] | Esperanto | Arg-1120-555 | 2010-09-13 20:55 Manfred | nur diese hinzufügen |
Heinrich Heine, |
übersetzt von Leopold Blumental |
Karulin', vi devas diri, |
Ĉu ne sonĝo estas vi, |
En somera tag' florinta |
El poeta fantazi'? |
Ne! erar'! ... Buŝeton tian, |
Sorĉon de la okulet', |
Tiel dolĉan knabineton |
Ne ekkreos la poet'! |
Nur vampirojn, baziliskojn, |
Monstrojn, idojn de malam', |
Nur terurajn fablajn bestojn, |
Poetara kreas flam'! |
Vin do ... kaj ruzecon vian |
Ĉe anĝela vizaĝet', |
La rigardojn piajn .., falsajn ... |
Ne eksonĝos la poet'! |
Übersetzung des deutschen Gedichtes "[Liebste, sollst mir heute sagen]" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Leopold Blumental (Leo Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] La germanan originan version verkitan de Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder", sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI. - Informoj pri la tradukinto Leopold Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas en la vikipedia retejo http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont. |