zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Deutsch | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur diese hinzufügen |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur diese entfernen | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur diese entfernen | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur diese hinzufügen | |
N. N. 01 | Lurleia | Latein | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur diese entfernen | |
Mark Twain | The Lorelei | Englisch | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur diese hinzufügen | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Englisch | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur diese hinzufügen |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
übersetzt von Paul Gottfried Christaller | übersetzt von Leopold Elb | übersetzt von Ludwig Lazarus Zamenhof | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | |||
Ne scias mi, kio okazis | Ne scias mi, kial mi estas | Ne scias mi, kial subita | ||
al mia tristema kor': | Malgaja en la kor’. | malgaj' en la koro naskiĝis; | ||
Antikva legendo min kaptis, | Antikva fabelo restas | el tempo jam enterigita | ||
ne cedas el mia memor'. | Por ĉiam en mia memor’. | legendo al mi reviviĝis. | ||
La Rejno fluadas trankvile | Vespero jam ekmalheliĝas, | Jam malvarmetiĝas l' aero, | ||
murmuras kiel mister', | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | la Rejno mallaŭte babilas, | ||
la supron ŝtonegan orumas | La supro de l’ monto lumiĝas | per oro de l'sun' en vespero | ||
sunbriloj de la vesper'. | En vespersuna bril’. | la supro de l' monto rebrilas. | ||
Plej bela virgino jen sidas | Belega knabino jen tronas | Plej belan knabinon mi vidas: | ||
mirinda sur la montet' | Kun ora juvelar’, | en ora ornamo brilante, | ||
kaj ŝia oraĵo radias, 1) | La belan vizaĝon kronas | sur supro de l' monto ŝi sidas, | ||
ŝi logas kiel magnet'. | Mirinde la ora harar’. | la harojn mistere kombante. | ||
Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi uzas kombilon el oro | La oran kombilon ŝi movas | ||
abundan per ora kombil', | Kaj dume kantas ŝi. | kaj kantas tra l' pura aero, | ||
kantante misteran lidon, 2) | Mirige tuŝas al koro | kaj forto mirinda sin trovas | ||
ravantan kiel sunbril'. | Sorĉiga la melodi’. | en tiu ĉi kant' de l'vespero. | ||
Ŝipisto en sia ŝipeto | Kaj sopiregon eksentas | Ŝipet' iras sur la rivero, | ||
kaptiĝas per stranga dolor', | Ŝipisto dum sia vetur’; | ŝipisto ektremis de l' kanto, | ||
la rifon li tute ignoras. | Rifaron li ne priatentas, | kaj blinda por ĉiu danĝero | ||
atentas nur ŝin kun fervor'. | Al monto rigardas li nur. | rigardas li al la kantanto. | ||
Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Mi kredas, ke dronos finfine | Ha, baldaŭ ŝipisto la bela | ||
ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | Ŝipisto kun sia boat’, | perdiĝis sub l' akvoturnado; | ||
kaj kulpa pri tio nur estas | Kaj tion kaŭzis feine | ĝin Lorelej' faris kruela, | ||
kantado de la virin'. | La Loreleja kantad’. | per sia mirinda kantado. | ||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiun ĉi tradukversion mi prenis el retejo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Lorelej.html. | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |