Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Deutsch Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur diese hinzufügen
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur diese hinzufügen
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur diese hinzufügen
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur diese entfernen

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 
übersetzt von Antoni Grabowski
 
Mi foje arbaron
Promene eniris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.
 
Mi vidis, en ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.
 
Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
"Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?"
 
Do mi ĝin elfosis
Kun radikareto,
Kaj portis al mia
Ĝarden' ĉe l' dometo.
 
En loko trankvila
Plantite karese,
Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras senĉese.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes
"Gefunden" von Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) ins
Esperanto durch Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.