zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese entfernen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese hinzufügen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | ||||
übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Adolf Burkhardt | übersetzt von Manfred Retzlaff | übersetzt von Otto Bonte | |||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | ||||
Die goldnen Sternlein prangen | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | La steloj eklumiĝis, | Steletoj ekheliĝis, | ||||
Am Himmel hell und klar; | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | Subiĝis jam la sun’. | Ravante homojn nin; | ||||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | ||||
Und aus den Wiesen steiget | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | Kaj super la kamparo | Kaj super la kamparo | ||||
Der weisse Nebel wunderbar. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | Nebulo blanka kuŝas nun. | Nebulo pala levas sin. | ||||
Wie ist die Welt so stille | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ho, mondo la kvieta, | ||||
Und in der Dämmrung Hülle | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | Hejmeca ĉambro, tiel | Kaj kiel ŝajnas eta | ||||
So traulich und so hold! | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | Trankvila estas ĝi. | Krepuska en kovril'; | ||||
Als eine stille Kammer, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | Dormante ĉiun penon, | Por ke vi en ĉambreto | ||||
Wo ihr des Tages Jammer | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | Aflikton kaj ĉagrenon | Samkiel infaneto | ||||
Verschlafen und vergessen sollt. | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | Dum nokta hor’ forgesu vi.2) | Senzorge dormu en lulil'. | ||||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Rigardu nun la lunon, | ||||
Er ist nur halb zu sehen | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | Tre eta fora stelo, | Vi vidas nur duonon, | ||||
Und ist doch rund und schön! | duon-videbla nur.1) | ĝi tamen estas sfer': | Sed tamen egas ĝi! | Sed tamen ronda ĝi. | ||||
So sind wohl manche Sachen, | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | Ja estas ofte aĵo | Ni ofte ion ridas, | ||||
Die wir getrost belachen, | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | Por ni nur ridindaĵo; | Ĉar ni ne klare vidas, | ||||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | Ke ĉie regas harmoni'. | ||||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | ||||
Sind eitel arme Sünder | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | ||||
Und wissen gar nicht viel; | ........................ | ne multon scias ni. | Malmulton scias ni! | ........................ | ||||
Wir spinnen Luftgespinste | ........................ | Ni teksas iluziojn | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | ||||
Und suchen viele Künste | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | ||||
Und kommen weiter von dem Ziel. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | ||||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | ||||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | ........................ | la Savon, ne plu fidi | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | ||||
Nicht Eitelkeit uns freun! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | je vanta iluzi’! | ........................ | ||||
Laß uns einfältig werden | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | ||||
Und vor dir hier auf Erden | ........................ | infane Dio-timaj | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | ||||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | ||||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | ||||
Aus dieser Welt uns nehmen | ........................ | el mond' nin volu preni | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | ||||
Durch einen sanften Tod! | ........................ | per milda morto for. | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | ||||
Und, wenn du uns genommen, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | ||||
Laß uns in Himmel kommen, | ........................ | venigu, al la celo: | Ho faru, ke ni venos | ........................ | ||||
Du unser Herr und unser Gott! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | ||||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ekkuŝu nun, gefratoj, | ||||
In Gottes Namen nieder; | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | Trankvile endormiĝu! | De bona Di' ŝirmataj | ||||
Kalt ist der Abendhauch. | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | Noktiĝas ĉie ĉi; | Kun tuta la homar'. | ||||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | Vin gardos nia Dio. | Kar-Dio ne nin punu, | ||||
Und laß uns ruhig schlafen! | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | Li regas super ĉio. | Trankvilan dormon donu | ||||
Und unsern kranken Nachbar auch! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | Kaj al malsana la najbar'! | ||||
Verfasser dieses deutschen Gedichtes ist Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Otto Bonte. Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero 6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen, la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!", . | ||||
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. | 2) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! |