zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Willy Nüesch | Tento | Esperanto | Arg-249-127 | 2013-08-28 18:42 Manfred | nur diese entfernen | |
Christian Morgenstern | * Versuchung | Deutsch | Arg-248-127 | 2004-02-29 19:57 Manfred | nur diese hinzufügen |
Christian Morgenstern, |
übersetzt von Willy Nüesch |
Mi ĉe abismo kun hezit' |
staris kaj diris, dum l' okul' |
rigardis sob: Ek, senmortul'! |
Necesas nur via decid'. |
Ekdormos di', vekiĝos di', - |
vi diris mem. Ekdormu do! |
Ne estingiĝos la ego', |
ĉar nur la formon ŝanĝos vi... |
- Ne ĉesis mia taglabor'. |
Se iu pekas per eksterm' |
de l' ŝel' antaŭ matur' de l' kern', |
tro frue dormas li - kaj hor' |
tro tarda vekos lin. |
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Versuchung" von Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31) ins Esperanto durch Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, *1927-05-09). La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono: +41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred Retzlaff, la permeson publikigi siajn poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto „Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis tajperarojn laŭ liaj indikoj. Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003. |