zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * Die Lorelei | Deutsch | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | nur diese hinzufügen |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | nur diese entfernen | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | nur diese hinzufügen | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | nur diese entfernen | |
N. N. 01 | Lurleia | Latein | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | nur diese entfernen | |
Mark Twain | The Lorelei | Englisch | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | nur diese hinzufügen | |
L. W. Garnham | The Lorelei | Englisch | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | nur diese hinzufügen |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
übersetzt von Hans-Georg Kaiser | übersetzt von Paul Gottfried Christaller | übersetzt von Joachim Gießner | ||
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | ||||
Min kaptas malgaj' en la koro, | Ne scias mi, kio okazis | Malgajon mi sentas en koro, | ||
pro kio tia trist'? | al mia tristema kor': | sed kial tia tim'? | ||
Fabel' el antikva foro | Antikva legendo min kaptis, | Legendo el pratempa foro | ||
ne lasas de mi kun persist'. | ne cedas el mia memor'. | Vagadas tra mia anim'. | ||
Aere fridetas, trankvilas, | La Rejno fluadas trankvile | Jam fluas la Rejn' en malhelo, | ||
malhelas jam la Rejn'. | murmuras kiel mister', | kaj malvarmetas l' aer'. | ||
La monto surpinte brilas | la supron ŝtonegan orumas | Sed brilas la mont' en orbelo | ||
vespere en rava scen'. | sunbriloj de la vesper'. | pro suna lum' de l' vesper'. | ||
Tre ĉarma feino sidas, | Plej bela virgino jen sidas | Jen supre kabino provokas | ||
jen supre por ador'; | mirinda sur la montet' | per ora juvelar', | ||
la ora ornamo ridas; | kaj ŝia oraĵo radias, 1) | kaj ŝia beleco allogas | ||
ŝi kombas harojn el or'. | ŝi logas kiel magnet'. | kaj ŝia ora harar'. | ||
Ŝi kombas per ora kombilo | Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige, | ||
kaj kantas kun pasi'; | abundan per ora kombil', | sirene kantas ŝi | ||
mirigas min la elbrilo | kantante misteran lidon, 2) | per neimagebla, mirige | ||
kaj forto de l' melodi'. | ravantan kiel sunbril'. | potenca melodi'. | ||
Ŝipisto ŝipeton gvidas, | Ŝipisto en sia ŝipeto | Ŝipiston en eta boato | ||
lin kaptas ve' de ekzalt'. | kaptiĝas per stranga dolor', | Turmentas koremoci'. | ||
Li ja la rifojn ne vidas', | la rifon li tute ignoras. | Ne ĝenas lin rifo-kaskado, | ||
li vidas nur supren sen halt'. | atentas nur ŝin kun fervor'. | rigardas nur supren al ŝi! | ||
Mi kredas, ke ondoj tiras | Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo | ||
la ŝipon funden de l' Rejn'; | ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | la ondoj lin kun boat'. | ||
kaj tio de l' kant' eliras | kaj kulpa pri tio nur estas | Nun kuŝas li en la profundo | ||
de Lorelaj-siren'. | kantado de la virin'. | pro Loreleja kantad'. | ||
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die Lorelei" von Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto "Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks. 0049(0)7721-508891, ret-adreso: Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro 30. Krome ĝi aperis en la informilo "Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3. | ||
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |