zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | Deutsch | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | nur diese entfernen | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | nur diese entfernen | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | nur diese entfernen | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | nur diese entfernen |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | nur diese hinzufügen |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
übersetzt von Manfred Retzlaff | übersetzt von Joachim Gießner | übersetzt von Adolf Burkhardt | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | |||
Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | orpompas surĉiele | |||
Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | la steloj al l'okul'. | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | |||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | mirinde blanka la nebul' | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | 2. Ripozas mont' kaj valo | |||
Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | sub la krepusk-vualo | |||
So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | trankvile kvazaŭ lag'. | |||
Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | Por vi jen la permeso | |||
Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | fordormi en forgeso | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | la malbonaĵojn de la tag'. | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | 3. La luno nur duone | |||
Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | Prezentas sin impone; | |||
Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | ĝi tamen estas sfer': | |||
So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | Facile ni priridas | |||
Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | aferon, se ni vidas | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | nur parton de la plena ver'. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | 4. Homidoj ni fieraj | |||
Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | pekuloj nur, mizeraj; | |||
Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | ........................ | ne multon scias ni. | |||
Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | Ni teksas iluziojn | |||
Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | kaj serĉas multajn sciojn | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | kaj devojiĝas pli kaj pli. | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | 5. Ho Di', nin lasu vidi | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | la Savon, ne plu fidi | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | ........................ | vantaĵojn de l' pasem'! | |||
Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | Nin faru simpl-animaj, | |||
Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | infane Dio-timaj | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | el mond' nin volu preni | |||
Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | per milda morto for. | |||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | Nin tiam al ĉielo | |||
Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | venigu, al la celo: | |||
Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | |||
In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | Vin nokta vent' ne tuŝu, | |||
Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | dum ŝirmas anĝelar'. | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | Indulgu, Di', nin grace, | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | por ke nun dormu pace | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | ni kaj malsana la najbar'. | |||
Verfasser dieses deutschen Gedichtes ist Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Manfred Retzlaff (*1938-11-04) in 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | Übersetzung des deutschen Gedichtes "Abendlied" von Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) ins Esperanto durch Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |