Ludwig Lazarus Zamenhof, La vojo |
|
Tra densa mallumo briletas la celo, |
Al kiu kuraĝe ni iras. |
Simile al stelo en nokta ĉielo |
Al ni la direkton ĝi diras. |
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, |
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj, |
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita |
Ĝi estas, la voj' difinita. |
|
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante |
Ni iru la vojon celitan! |
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, |
Traboras la monton granitan. |
L'espero, l'obstino kaj la pacienco - |
Jen estas la signoj, per kies potenco |
Ni, paŝo posto paŝo, post longa laboro |
Atingon la celon en gloro. |
|
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas, |
Pri l'tempoj estontaj pensante. |
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas - |
Ni semas kaj semas konstante. |
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas - |
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas - |
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos, |
Se vi pacience eltenos!" |
|
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj |
Velkantaj foliojn deŝiras, |
Ni dankas la venton kaj, repurigitaj |
Ni forton pli freŝan akiras. |
Ne mortos jam via bravega anaro, |
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro, |
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita, |
Al cel' unu fojon signita! |
|
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante |
Ni iru la vojon celitan! |
Eĉ guto malgranda, konstante frapante, |
Traboras la monton granitan. |
L'espero, l'obstino kaj la pacienco - |
Jen estas la signoj, per kies potenco |
Ni, paŝo posto paŝo, post longa laboro |
Atingon la celon en gloro. |
|
Verfasser dieses Esperanto-Gedichtes ist Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). |