export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Vasilij Devjatnin | * Printempo | Esperanto | Arg-2117-1042 | 2014-06-05 09:23 Manfred | only this remove |
Vasilij Devjatnin, |
Printempo venas! Vivon donas |
Al ĉio belulina veno : |
Varmege suno jam proponas |
Radiojn siajn, kaj mateno |
Vizaĝon belan kun rideto |
Al ĉiuj montras; jam de l' montoj |
Kun bruo fluas rivereto |
Kaj detruataj estas pontoj. |
Denove ĉio reviviĝas, |
Kantadas venon de printempo . . . |
Por mi nur daŭras, ne finiĝas |
Malbona, malvarmega tempo! |
Por mi ne estas suna lumo, |
Kaj de printempo bela veno |
Nenion donas . . . Nur mallumo, |
Mallumo sola kaj . . . ĉagreno! |
Author of this Esperanto poem is Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938). Tiu poemo troviĝas ankaŭ en http://www.ipernity.com/doc/rafmagon/10088867. Mi, Manfred Retzlaff, kopiis ĝin el tiu retejo. Pri la aŭtoro vidu la vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin. |