export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Vasilij Devjatnin | * La kverko kaj la kano | Esperanto | Arg-2128-1049 | 2014-06-08 22:45 Manfred | only this remove |
Vasilij Devjatnin, |
La kverk' parolis kun la kan' humila. |
«Vi, certe, ĉiam vian sorton plendi povas», |
Li diris: «eĉ pasero estas malfacila |
Por vi. Apenaŭ nur ventet' malgranda blovas, |
Vi ŝanceliĝas, falas senkuraĝe, |
Kaj tiel fleksas vin al tero, |
Ke vidi estas vin domaĝe. |
Kaj mi, egala al Kaŭkazo, kun fiero, |
Ne sole kontraŭ hela sun' mi ombron faras, |
Sed al ventegoj, fulmatondroj [tiel] kontraustaras. |
Fortika mi kaj rekta staras, |
Barita kvazaŭ per nedetruebla paco: |
Por mi zefiro estas, kaj por vi—minaco. |
Se kreskus vi ĉe mia forta kruro, |
Per densa ombr' de miaj branĉoj ĉirkaŭita— |
Vi kontraŭ ventoj tiam estus defendita; |
Sed vin lokigis iel la naturo |
En akvo ŝancelebla apud bord' rivera: |
Sendube, estas la natur' al vi severa» |
—«Vi tro kompatas min», al li la kano diras: |
«Sed mi ne plendas tute, vane vi sopiras. |
Mi la ventegojn ne pro mi timiĝas; [tiel] |
Mi flekŝas [tiel] min, sed ne rompiĝas, |
Do ili min ne malkuracas; |
Kaj vin, mi kredas, ili pli ol min minacas! |
Verdire, antaŭ la ventega krueleco |
Ne falis via fortikeco, |
Kaj pro iliaj batoj vi ne klinis spinon; |
Sed—ni atendu finon!» |
Apenaŭ ĝin la kano diris, |
Kaj flugas jen de norda lando |
Pluvego, hajlo, ĝusta ribelega bando. |
La kverko staras,—teren kano sin ektiris. |
Bruegas vento, fortojn duobligis |
Kaj tiun ĝi elradikigis, |
Cielon [tiel] kiu tuŝis per la kap' fiera, |
Kaŝante la kalkanon en profundo tera. |
Author of this Esperanto poem is Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938). Fabelo verkita oigine de I. A. Krilov. Vidu la retejon http://eo.wikisource.org/wiki/Fabloj_de_I._A._Krilov. |