export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Mark Twain | The Lorelei | English | Arg-11-2 | 2003-10-13 04:42 mgr | only this add | |
L. W. Garnham | The Lorelei | English | Arg-14-2 | 2003-10-11 23:04 mgr | only this add | |
Paul Gottfried Christaller | [Ne scias mi, kio okazis] | Esperanto | Arg-1116-2 | 2010-09-13 10:03 Manfred | only this remove | |
N. N. 01 | Lurleia | Latin | Arg-179-2 | 2010-02-11 14:00 Manfred | only this add | |
Joachim Gießner | Lorelejo | Esperanto | Arg-1115-2 | 2010-09-15 12:51 Manfred | only this add | |
Leopold Elb | Lorelej' | Esperanto | Arg-71-2 | 2005-02-03 19:06 Manfred | only this remove | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | Lorelej | Esperanto | Arg-565-2 | 2009-10-30 16:15 mgr | only this add | |
Hans-Georg Kaiser | Lorelay | Esperanto | Arg-564-2 | 2005-02-03 19:18 Manfred | only this add | |
Heinrich Heine | * Die Lorelei | German | 1823 | Arg-2-2 | 2014-04-23 18:09 Manfred | only this add |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | |
translated by Paul Gottfried Christaller | translated by Leopold Elb | |
El la "Libro de la kantoj", parto "La Reveno". | Tiu traduko estas poste iom modifita de aliuloj, ne estas la origina traduk-versio de Leopold Elb. | |
Ne scias mi, kio okazis | Ne scias mi, kial mi estas | |
al mia tristema kor': | Malgaja en la kor’. | |
Antikva legendo min kaptis, | Antikva fabelo restas | |
ne cedas el mia memor'. | Por ĉiam en mia memor’. | |
La Rejno fluadas trankvile | Vespero jam ekmalheliĝas, | |
murmuras kiel mister', | Fluadas la Rejn’ en trankvil’, | |
la supron ŝtonegan orumas | La supro de l’ monto lumiĝas | |
sunbriloj de la vesper'. | En vespersuna bril’. | |
Plej bela virgino jen sidas | Belega knabino jen tronas | |
mirinda sur la montet' | Kun ora juvelar’, | |
kaj ŝia oraĵo radias, 1) | La belan vizaĝon kronas | |
ŝi logas kiel magnet'. | Mirinde la ora harar’. | |
Ŝi kombas la oran hararon | Ŝi uzas kombilon el oro | |
abundan per ora kombil', | Kaj dume kantas ŝi. | |
kantante misteran lidon, 2) | Mirige tuŝas al koro | |
ravantan kiel sunbril'. | Sorĉiga la melodi’. | |
Ŝipisto en sia ŝipeto | Kaj sopiregon eksentas | |
kaptiĝas per stranga dolor', | Ŝipisto dum sia vetur’; | |
la rifon li tute ignoras. | Rifaron li ne priatentas, | |
atentas nur ŝin kun fervor'. | Al monto rigardas li nur. | |
Mi kredas: la ondoj englutas 3) | Mi kredas, ke dronos finfine | |
ŝipiston, ŝipeton je l' fin', | Ŝipisto kun sia boat’, | |
kaj kulpa pri tio nur estas | Kaj tion kaŭzis feine | |
kantado de la virin'. | La Loreleja kantad’. | |
Translation of the German poem "Die Lorelei" by Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) into Esperanto by Paul Gottfried Christaller (*1860-08-21 - †1950-12-31). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] Die deutsche Urfassung von Heinrich Heine siehe: "Buch der Lieder", Abscbnitt "Die Heimkehr". - Informoj pri la tradukinto Paul Christaller troviĝas en la vikipedia retejo http://de.wikipedia.org/wiki/Paul_Gottfried_Christaller, kun foto de li. | Translation of the German poem "Die Lorelei" by Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) into Esperanto by Leopold Elb (†1912-08.04). La traduko troviĝas sur paĝo 84 de la lernolibro „Post la kurso“ de Wilhelm kaj Hans Wingen, eldonita de Ludwig Pickel en Nurembergo (Nürnberg), Germanio. | |
1) En la sube menciita kajero, el kiu mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi esperantigon, la linio tekstas: "kaj sia oraĵo radias", kun "sia" anstataŭ "ŝia"'. Tio ŝajne estas aŭ pres-eraro aŭ gramatika eraro de la tradukinto. | ||
2) En la origina versio troviĝas tie ĉi la vorto "liedon", kio estas aŭ pres-eraro aŭ neologismo inventita de la tradukinto Paul Christaller. | ||
3) Mi, Manfred Retzlaff, enmetis la duoblan punkton post la vorto "kredas". Ĝi mankas en la origina traduko de Paul Christaller. |