Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Mark Twain The Lorelei English Arg-11-2 2003-10-13 04:42 mgr only this add
L. W. Garnham The Lorelei English Arg-14-2 2003-10-11 23:04 mgr only this add
Paul Gottfried Christaller [Ne scias mi, kio okazis] Esperanto Arg-1116-2 2010-09-13 10:03 Manfred only this add
N. N. 01 Lurleia Latin Arg-179-2 2010-02-11 14:00 Manfred only this add
Joachim Gießner Lorelejo Esperanto Arg-1115-2 2010-09-15 12:51 Manfred only this remove
Leopold Elb Lorelej' Esperanto Arg-71-2 2005-02-03 19:06 Manfred only this add
Ludwig Lazarus Zamenhof Lorelej Esperanto Arg-565-2 2009-10-30 16:15 mgr only this add
Hans-Georg Kaiser Lorelay Esperanto Arg-564-2 2005-02-03 19:18 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Die Lorelei German 1823 Arg-2-2 2014-04-23 18:09 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Lorelay

 

Heinrich Heine,
Lorelejo

 
translated by Hans-Georg Kaiser   translated by Joachim Gießner
 
Min kaptas malgaj' en la koro,   Malgajon mi sentas en koro,
pro kio tia trist'?   sed kial tia tim'?
Fabel' el antikva foro   Legendo el pratempa foro
ne lasas de mi kun persist'.   Vagadas tra mia anim'.
 
Aere fridetas, trankvilas,   Jam fluas la Rejn' en malhelo,
malhelas jam la Rejn'.   kaj malvarmetas l' aer'.
La monto surpinte brilas   Sed brilas la mont' en orbelo
vespere en rava scen'.   pro suna lum' de l' vesper'.
 
Tre ĉarma feino sidas,   Jen supre kabino provokas
jen supre por ador';   per ora juvelar',
la ora ornamo ridas;   kaj ŝia beleco allogas
ŝi kombas harojn el or'.   kaj ŝia ora harar'.
 
Ŝi kombas per ora kombilo   Ŝi kombas ĝin, kantas sorĉige,
kaj kantas kun pasi';   sirene kantas ŝi
mirigas min la elbrilo   per neimagebla, mirige
kaj forto de l' melodi'.   potenca melodi'.
 
Ŝipisto ŝipeton gvidas,   Ŝipiston en eta boato
lin kaptas ve' de ekzalt'.   Turmentas koremoci'.
Li ja la rifojn ne vidas',   Ne ĝenas lin rifo-kaskado,
li vidas nur supren sen halt'.   rigardas nur supren al ŝi!
 
Mi kredas, ke ondoj tiras   Ĝis tiras kun si al Rejn-fundo
la ŝipon funden de l' Rejn';   la ondoj lin kun boat'.
kaj tio de l' kant' eliras   Nun kuŝas li en la profundo
de Lorelaj-siren'.   pro Loreleja kantad'.
 
Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

 
  Translation of the German poem "Die Lorelei"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la kant-kolekto
"Mia kantaro I", eldonita de Josef Schiffer
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio, tel. 0049(0)7721-58991; faks.
0049(0)7721-508891, ret-adreso:
Josef.Schiffer@t-online.de ), n-ro
30. Krome ĝi aperis en la informilo
"Fervoja Esperantisto" de Germana Ferjojista
Esperanto-Asocio, n-ro 3/2010, sur paĝo3.