export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Фёдор Сологуб | * Расточитель | Russian | 1917-06-13 | Arg-757-385 | 2007-02-06 16:46 Manfred | only this add |
Manfred Retzlaff | La disipulo | Esperanto | 2002-08 | Arg-758-385 | MR-392-1a | 2007-02-06 12:17 Manfred | only this remove |
Michel Duc Goninaz | La disipanto | Esperanto | 2003 | Arg-759-385 | 2007-02-08 12:35 Manfred | only this remove |
Фёдор Сологуб, | Фёдор Сологуб, | |
translated by Michel Duc Goninaz | translated by Manfred Retzlaff | |
Mi la korpon liveris al ŝimo, | Stulte mi eluzis korpon mian, | |
Disipinte trezoron de l' sort'. | Disipado estis tio ĉi, | |
Jen mi staras ĉe la noktolimo | Vidas elirejon mi nenian, | |
En nudeco, senhelpa, sen fort'. | Nude, neŝirmite staras mi. | |
Kaj mi petas de la Dia graco | Kaj mi preĝas al la kara Dio, | |
— senkomparas la preĝa sincer'! — | -Tiel mi neniam petis Lin -: | |
“Nur iomon da forto donacu | “Donu Vi al mi da energio | |
Al mi, kiun lacigas la ter'. | iom, kiu plu vivtenos min. | |
Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas, | Neporteblaj afliktiĝoj teraj, | |
Por mi troas la tera plenum', | Kaj tro granda tera vivopen’, | |
Sed printempoj min, ho kiom! ravas, | Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj | |
Kaj freŝigas min akva brakum'. | Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’! | |
Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas, | Kiel ardas la purpur-aŭroroj, | |
Kiel revas jasmena arbet', | Kiel igas revi la jasmen’, | |
Kiel milde lazuro rigardas, | Kiel rave amas inaj koroj, | |
Kiel kisas la lipa impet'! | Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’! | |
Dezirata eĉ pli, ol kisado, | Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1) | |
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen', | Kaj jasmen-aromo tiu ĉi, | |
Estas forto de sonĝa persvado | La revado forta, idilia, | |
Kaj de versoj la milda refren'. | Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’! | |
Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere | Gloro kaj potenco estas via! | |
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'. | Mi Vin petas, kompatema Di’: | |
Donu iom da vivo surtere, | Donu iom al vivtempo mia, | |
Por ke kantojn komponu mi plu!” | Por ke pluajn kantojn verku mi!“ | |
Translation of the Russian poem "Расточитель" by Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) into Esperanto by Michel Duc Goninaz (*1933-09.06) on 2003. Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff, korektis preseraron en la tria stofo, nome "printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj". S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio per retletero de l' 07.02.2007. Tiu preseraro ankoraŭ estis en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36, el kiu mi prenis la tradukon. | Translation of the Russian poem "Расточитель" by Фёдор Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov, *1863-03-01 - †1927-12-05) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 2002-08 . La vera nomo de la poeto estis: Фёдор Қузьмич Тетерников (Fjodor Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб (Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo (pseŭdonimo). |