Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred only this remove
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred only this add
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred only this add
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred only this remove
Matthias Claudius * Abendlied German Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred only this remove

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Abendlied

 
translated by Joachim Gießner   translated by Adolf Burkhardt   translated by Guido Holz    
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,   1. Der Mond ist aufgegangen,
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas   Die goldnen Sternlein prangen
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';   Am Himmel hell und klar;
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,   Der Wald steht schwarz und schweiget,
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas   Und aus den Wiesen steiget
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.   Der weisse Nebel wunderbar.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo   Wie ist die Welt so stille
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo   Und in der Dämmrung Hülle
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!   So traulich und so hold!
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,   Als eine stille Kammer,
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon   Wo ihr des Tages Jammer
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.   Verschlafen und vergessen sollt.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?   2. Seht ihr den Mond dort stehen? -
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,   Er ist nur halb zu sehen
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.   Und ist doch rund und schön!
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,   So sind wohl manche Sachen,
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,   Die wir getrost belachen,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.   Weil unsre Augen sie nicht sehn.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj   3. Wir stolze Menschenkinder
........................   pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,   Sind eitel arme Sünder
........................   ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';   Und wissen gar nicht viel;
........................   Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,   Wir spinnen Luftgespinste
........................   kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas   Und suchen viele Künste
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.   Und kommen weiter von dem Ziel.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,   4. Gott, laß uns dein Heil schauen,
........................   la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,   Auf nichts Vergänglichs trauen,
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!   Nicht Eitelkeit uns freun!
........................   Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj   Laß uns einfältig werden
........................   infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,   Und vor dir hier auf Erden
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!   Wie Kinder fromm und fröhlich sein!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni   5. Wollst endlich sonder Grämen
........................   el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni   Aus dieser Welt uns nehmen
........................   per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!   Durch einen sanften Tod!
........................   Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele   Und, wenn du uns genommen,
........................   venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,   Laß uns in Himmel kommen,
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!   Du unser Herr und unser Gott!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio   6. So legt euch denn, ihr Brüder,
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,   In Gottes Namen nieder;
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.   Kalt ist der Abendhauch.
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,   Verschon uns, Gott! mit Strafen,
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,   Und laß uns ruhig schlafen!
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.   Und unsern kranken Nachbar auch!
 
Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Author of this German poem is Matthias
Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.