export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 7, In stiller Nacht | German | Arg-842-428 | 2007-12-27 19:01 Manfred | only this add | |
Manfredo Ratislavo | Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto | Esperanto | Arg-843-428 | 2007-12-27 19:04 Manfred | only this add | |
Manfred Retzlaff | Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto | Esperanto | Arg-844-428 | 2007-12-27 19:06 Manfred | only this remove |
Friedrich Wilhelm Weber, |
translated by Manfred Retzlaff |
sen traduk-variantoj |
1 Sur la kort’ de Bodinktorp’ la |
rikolt-festo malbruiĝis; |
la hal-domo kaj la staloj |
ennebule vualiĝis. |
2 Vualiĝis la tempioj |
de l’ dormantoj med-ebriaj, |
kiuj sin ensonĝe turnis |
laŭ la sonoj melodiaj. |
3 Vualiĝis du okuloj |
larmoplenaj de knabino, |
fermiĝantaj nur malfrue |
post preĝado, je l’ noktfino. - |
4 Ĉirkaŭ l’ korto en mallumo |
jen tri uloj kaŝe iris, |
ĉu por fari fian krimon, |
ĉu observi ĝin deziris? |
5 Iu ĉe l’ arbaro vagis |
tra eriko kaj genisto |
- kiom koleregis tiu - |
kiel en la nokt’ ŝtelisto. |
6 Al fagŝelo sian vangon, |
la ardantan, li alpremis, |
ĉe deklivo teren glitis, |
kiel vunda besto ĝemis. |
7 Iu de la stoplokampo |
glitis ombre en malhelo |
ĝis la kort-baril’ kaj staloj, |
kiel nokte la mustelo. |
8 Kaj rapide suprengrimpis |
li la trunkon de betulo, |
enbranĉare de la vento |
sin luligis tiu ulo. - |
9 Iu tra la fraksenaro, |
kiel nokte la ŝtelistoj, |
iris al la loko, kie |
kuŝis domoj de servistoj. |
10 Li sin kaŭris ĉe la domo |
de l’ sinjor’ en la silento; |
tiam raslis io tie |
kiel kano en la vento. |
11 Poste, kvazaŭ tretus iu |
jen sur plankon, knaris io; |
poste ardo - kaj de l’ kato, |
de l’ sovaĝa, raŭka krio. |
12 En la hala konstruaĵo |
batis io, bruis sono, |
kvazaŭ sentus dom-spirito |
la minacon de malbono. |
13 Sin etendis kaj buliĝis |
ruĝaj serpentaĉoj tie, |
tra la fendoj, tra la juntoj |
sin enigis konvulsie. |
14 Jen sovaĝaj ruĝaj flamoj |
hastis de la fundamento |
supren ĝis la domo-gablo, |
kaj jam brulis la tegmento! |
15 Ĉirkaŭ vandoj kaj tegmentoj, |
de la bazo de la halo, |
supren ondis faldoriĉa |
fajra vesto, fum-vualo. |
16 Servistino de la grafo |
el la domo elkuregis, |
la pordegon de l’ garbejo |
ambaŭmane ŝi bategis. |
17 „Helpu! Savu Hildegundon! |
Kuŝas svene, senkonscie |
sur la plank’ la graf’, ŝi volas |
lin ne lasi sola tie!“ |
18 Sed la akra kri’ ne vekis |
la dormantojn en la domo; |
Nur Ajgino alkuregis, |
estis ŝi la sola homo, |
19 kiu prenis la sitelon. |
Sed subite staris tie |
meze sur la kort’ Elmaro, |
kvazaŭ venis de nenie. |
20 Pretersaltis lin la Franko, |
veston en la man’ tenanta, |
de la fajr’ ekbruligitan, |
kaj pri tiu lamentanta. |
21 Saltis jam Elmar’, la falko |
meze en la incendion, |
je la kri’ de l’ servistino, |
kaj eĉ ne timante ion. |
22 Saltis li en la inferon |
fuman kaj flamaran same |
haste, kiel elkurinta |
estis jena Frank’ elflame. |
23 En la traboj kaj ĉevronoj |
krako, muĝ’, obtuza bruo! |
Helpu Di’ al la bravulo, |
al la forlasita duo! |
24 Fum’ kaj ardo lin ĉirkaŭis. |
Helpas Di’ al kuraĝulo! |
Portis li sur siaj brakoj |
ilin suben tra la brulo |
25 en la korton al tilio. |
Hildegund’ lin dankis treme; |
ankaŭ dankis lin la grafo, |
sed kun digno, reteneme. |
26 Kaj elkuris jen el sia |
dom’ la servistar’ plorante. |
Vokis la major’: „Ekfalas |
la fronton’ balanciĝante! |
27 Venu vi al la fojndomo |
kun siteloj kaj eskalo, |
por estingi tie flamojn; |
ne saveblas plu la halo! |
28 Emas vi al la festado, |
nur ne al laboro via; |
sed atendu iom, mi ĝin |
notos en notlibro mia! |
29 Altaj flamoj ĝisĉielaj! |
Kia ega incendio! |
Ĝin ekblovis la diablo |
certe! Min pardonu Dio!“ - |
30 Venis Gerd’, la ĉefservisto, |
el garbej’ balanciĝante, |
konfuzite, fiksokule |
en la fajron rigardante. |
31 Gerdo, vi mizera ulo, |
la trinkemo vin blindigis, |
kun la kap’ en plenigitan |
sitelegon vin faligis! |
32 Diris jen Ajgin’ plorride: |
„Kara malsekulo mia, |
vi erare iris al la |
akvo en ebrio via! |
33 Vi ne diru ´Kristo helpu!´; |
ĉar vi estas ja kristano |
nur baptita ĝiskolume; |
estas vi duonpagano! |
34 Por kaptado de angiloj |
oni iru al rivero! |
En barel’ ne estas iaj |
fiŝoj, sed en la Emero!"1) |
35 Diris la malseka Gerdo: |
„Se mi kaptus vin, serpenton |
glatan havus mi, sed mi ne |
sentas iun tian senton.“ - |
36 Izenhardo, la majoro, |
for la ebriulon ŝiris, |
kaj insulte, akravoĉe |
al gapantoj ion diris. |
37 Rab’, la maljunul’, por helpi |
kun servisto sia venis, |
kaj Dodiko kun Titmaro; |
ĉiu tuj sitelon prenis. |
38 Verinhard’ barelon portis, |
plenigitan ĝis la rando; |
diris li: „Mi vidos supre, |
vi atentu pri la vando!“ - |
39 Jam rompiĝis la haldomo, |
de la fajro detruita; |
lumis la arbaro ruĝe, |
de la brulo lumigita. - |
40 Sed la graf’ kun la filino |
ĉe l’ tili’ ankoraŭ sidis, |
nur flustrante kelkaj vortojn |
en la flamojn daŭre vidis. |
41 „Nobla graf’, vin trafis dura |
sorto“, diris jen Elmaro, |
„venu! Malfermita estas |
la dompordo de l’ najbaro.! |
42 Sed la maljunul’ respondis: |
„Dankon pro bonvolo via! |
Sed instalos mi kabanon |
ja sur propra grundo mia.“ |
43 Vokis Gero: „Brava faro |
estas, aglon elnestigi, |
por lin poste en la propra |
domo noble enkaĝigi! |
44 Vi jam estas ekkonita! |
Mi akuzas vin, fiulo! |
Aŭdu, viroj, pro venĝado |
li fariĝis bruligulo!“ |
45 Jen Ajgin’: „Vi mensogulo! |
Kalumnii vi ja vere |
nur aŭdacas!“ Verinhard’ nur |
alrigardis lin kolere. |
46 Diris Rab’: „Vi devos ne per |
vortoj antaŭ tribunalo |
pruvi tion, sed per glavo |
en vir-kontraŭ-vir-batalo!“ |
47 Kolerege alrigardis |
nun Elmaro Geron, rekte |
antaŭ tiu sin starigis - |
sin deturnis malrespekte. |
48 Kun respekto li sin klinis |
antaŭ l’ graf’ kaj la filino, |
lace iris for; ne estis |
respondita lia klino. |
Translation of the German poem "Dreizehnlinden, Kapitel 7, In stiller Nacht " by Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04). |
1) La Emero, germane: Emmer, estas rivero, kiu trafluas la distrikton de la Neto, en kiu rolas tiu ĉi rakontaĵo. |