export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
John Henry Newton | * Ein schöner Tag | German | Arg-1232-613 | 2012-10-17 10:25 Manfred | only this add | |
Joachim Gießner | Bela tag' | Esperanto | Arg-1233-613 | 2012-10-17 10:12 Manfred | only this remove |
John Henry Newton, |
translated by Joachim Gießner |
Belegan tagon ĝuis ni. |
Ho, kia rara grac'! |
Nur ĝojon puran donis ĝi, |
Senzorga amdonac'. |
Kun jubilado de alaŭd' |
Vekiĝis la maten'. |
Orumis poste ĝin la sun', |
La tagon en seren'. |
Belega tag' en harmoni' |
Pli lumas ol juvel'. |
Radias, vokas: tiu tag' |
Vin gvidu al ĉiel'. |
Kaj kia sorto trafos vin, |
Se venos zorg' kaj plag', |
Por ĉiam restos la memor' |
Je nia bela tag'. |
Sed krom memoro tiu tag' |
Ja estas multe pli: |
Ĉar helpu ĝia varma am' |
Dum ĉiu temp' al ni. |
Translation of the German poem "Ein schöner Tag" by John Henry Newton into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). La kolekto de poem-kaj kanto-tradukoj de Joachim Gießner troviĝas en C:\Users\manfredo\Documents\kanto-tradukoj de J. Giessner.PDF. Vidu ankaŭ: http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner, |