export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Vasilij Devjatnin | * Sciuro kaj papago | Esperanto | Arg-2118-1043 | 2014-06-05 09:36 Manfred | only this remove |
Vasilij Devjatnin, |
Sciuro malgranda kuradis en rado |
Kaj homojn amuzis per sia kurado. |
Kaj jen al papago ĝi diris fiere : |
"Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere : |
Kun kora doloro eterne mi vidas, |
Ke tute senmove sur ringo vi sidas! |
Rigardu : jen ĉiam mi kuras pli alte |
Kaj tial je vivo kontentas senhalte . . ." |
Papago rigardis sciuron kun moko |
Kaj diris : "kurado rapida kaj lerta, |
Sed bone kurante, sur unu nur loko |
Vi restas, mizera besteto nesperta." |
Author of this Esperanto poem is Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938). Tiu poemo troviĝas en la Fundamento Krestomatio, en http://eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Sciuro_kaj_papago. |