Joachim Gießner, Noktmeza sun' |
|
Vesperas la tago, krepuskas ĉiel', |
kaj alte ekbrilas jen stelo post stel'. |
Ĉu vintro, somero, sur mont' aŭ ĉe l'mar', |
laŭ leĝo eterna ruliĝas la jar'. |
|
Kaj pasas la tempo en sudo kaj nord' |
laŭ kosmaj reguloj, laŭ senfina ord'. |
Feliĉa la hom', kiun gvidas fortun' |
al norda somero, al meznokta sun'. |
|
La ŝipo alvenas en nordnorda fjord', |
fiŝistaj dometoj ĉirkaŭe sur bord'. |
Malfrue vespere sur pinto de mont' |
vagadas rigard' ĝis la marhorizont'. |
|
Ne horon ĝis fino de l'tag' daŭros nur, |
sed pompas ĉiel' en bluruĝa purpur'. |
Radiojn brulflavajn en luma kolor' |
elĵetas la suno, ĉiela dekor'. |
|
Kaj ĝi, la reĝino de l'tag' kaj ĉiel', |
ĝi super la mar' ŝvebas kvazaŭ fabel' |
kaj flamspeguliĝas sur mara surfac', |
rakontas al hom' pri la plej alta grac'. |
|
Dum laŭdas apude plengorĝe la merl' |
jubile la lumon per ĝojkanta perl', |
formikoj sin plagas en streĉa labor', |
utilas favoron de lumplena hor'. |
|
Ekgrimpas la sun' jam por novtaga rond' |
kaj portos la lumon jen ĉirkaŭ la mond'. |
Ruĝfajraj nubstrioj ŝanĝiĝas al flav', |
ĉarmega mirakla kolorluda rav'. |
|
Feliĉa la hom', kiun gvidas fortun' |
al norda somero, al meznokta sun'. |
|
Author of this Esperanto poem is Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). |