export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Dektritilio, ĉapitro 5, Ĉe la oferoŝtono | Esperanto | Arg-814-412 | 2007-04-29 22:02 Manfred | only this remove | |
Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 5, Am Opfersteine | German | Arg-813-412 | 2007-04-29 21:02 Manfred | only this add |
Friedrich Wilhelm Weber, |
translated by Manfredo Ratislavo |
1 Ravaj estas la Juniaj |
Noktoj, kiam lumetante |
La vespera ruĝ’ miksiĝas |
Kun aŭroro krepuskante; |
2 Kiam ruĝaroze verŝas |
Sian sangon primavero, |
Kaj priploras tiun laste |
Najtingalo dum vespero; |
3 Kiam sur tiliofloro, |
Sub folia baldakeno, |
Dormas la abelo laca, |
Kun la ŝarĝo de poleno; |
4 Kiam ĉirpas en la nesto |
De l’ hirundoj la idaro, |
Sonĝas jam pri la vojaĝo |
Suden super ter’ kaj maro. |
5 Pepas sur grenkamp’ koturno; |
Ĝoje pensas kamparano |
Pri la bonaj grajnoj, kiujn |
Metis li per sia mano. |
6 Tra la ĵus kreskintaj spikoj |
Spiras susurad’ kantante, |
Kvazaŭ irus jen spiritoj |
Bonaj tra l’ kampar’ benante. - |
7 La kastel’ jen de Driburgo! |
Ĝin ĉirkaŭis la silento |
Nokta de l’ arbar’, leviĝis |
Ĝi al klara firmamento. |
8 Staris la kolono sankta |
De Irmino iam tie, |
Kiun reĝo Karl’ bruligis |
Kun aŭdac’ sakrilegie. |
9 Kreskas nun arbustoj tie, |
Kie staris la kolono; |
Frankoj timas la sanktejon |
Kiel lokon de demono. - |
10 Rava estis la mallonga |
Nokto antaŭ la solstico, |
Flagris sur la mont’ Driburga |
De ofero-bruloj vico. |
11 Estis kunvenintaj tie |
Adorantoj de Balduro, 1) |
El proksim’ kaj malproksimo; |
Estis festo de l’ naturo. |
12 Jen sub kverkoj, sur razeno |
Staris la ofero-ŝtono; |
Apud ĝi kun tranĉilego |
Sanga en la man’ matrono: |
13 Estis tiu la pastrino |
Svanahild’, la druidino; |
Blanka robo riĉe kovris |
La figuron de l’ virino. |
14 Kamparano prenis nun el |
Sia mano la ponardon; |
Fulko, la forĝist’, incitis |
Per baston’ de l’ fajro ardon. |
15 Kaj en kaldronego kupra, |
Sur la krad’ de l’ forno rita, |
Jen kun ajl’ kaj visko bolis |
Ĉevalido konsekrita. |
16 Estis ĝi libera besto |
De l’ libera la arbaro, |
Ne portinta iam homon, |
Ne irinta antaŭ ĉaro. |
17 Kaj Elmar’, la kortsinjoro, |
Reve ĉe la fajro sidis; |
Ĉu li ankau la ĉevalon |
Saksan morti antaŭvidis? - |
18 Susuretis nur la arboj, |
Ĉirkaŭstaris adorante |
La preĝantoj, dum la fajro |
Flame ŝprucis kraketante. |
19 Godo venis, la krispulo, |
Estis li ofer-servisto; |
Krispan havis li hararon, |
Lerta estis li fiŝisto. |
20„Staras la gardistoj ĉie,“ |
Diris tiu, „nin ne ĝenos |
Perfidul’, malrespektulo; |
En trankvilo ni solenos.“ |
21 Nun tri fojojn nudpiede, |
Jenan dion alvokante |
Paŝis la pastrino ĉirkaŭ |
Tiu fajro bendirante. 2) |
22 Kaj benante la oferon, |
Kiu enkaldrone bolis, |
Kaj farante sanktan signon, |
La pastrino ekparolis: |
23 „Vi respekte nun adoru, |
La malico fore restu; |
La arbaro kaj la steloj |
Kaj la dioj nin atestu. |
24 Ĉe ofero kaj preĝado |
Restu la pekuloj fore; |
Tretu antaŭ l’ Eternuloj |
Puramane, purakore! - |
25 Por memori pri Balduro |
Venis ni al ŝton’ ĉi tiu, |
Lian morton prifunebri |
Decas al piulo ĉiu. |
26 Ekde kiam lin mortigis |
Senintence frato lia, |
Malaperis el la mondo |
Homa paco, paco dia. |
23 Ĉu la vortojn vi divenas, |
Kiujn lia patro ame |
En orelon lian flustris, |
Antaŭ ol li brulis flame? |
28 Estis esperiga tiu |
Kara, alta Di-parolo; |
Estis reekstaraj vortoj, |
Lumaj sonoj de konsolo: |
29 Ke revenos iam tiu |
El la mondo de l’ forgeso, |
Kiel palaj ombroj iras |
En la faŭkoj de l’ Hadeso. |
30 Kiam li revenos, tion |
Eĉ ne scias la Valino. 3) |
Li, Votan’, nur konas tiun |
Juĝotagon de l’ mondfino; |
31 kiam en batal’ pereos |
Iam la malnovaj dioj, |
Kiam en tempŝtorm’ defalos |
Flaviĝintaj jam folioj; |
32 Kiam la Muspelaj filoj |
Fajre ruĝe norden rulos |
Kaj en ega incendio |
Tero kaj ĉielo brulos; |
33 Por venĝado de prakulpo, |
Ke en printempspir’ matena 4) |
Post inundo elakviĝu |
Nova Tero benoplena, |
34 Paca estos la homaro, |
Paca ankaŭ la naturo. |
Tiam - laŭ la profetino - |
Ree venos la Balduro. |
35 Kies nom’ ne eldireblas, |
La Kreint’, la praa Dio, |
Ame regos la homaron |
Kaj por ĉiam super ĉio. - |
36 Ĉu la tempo jam veninta |
Estas? Ĉu la sankta ulo, |
Kiun la Kristanoj nomas |
Fil’ de Dio kaj savulo, |
37 Ĉu li estas la Balduro? - |
Nur batalon li alportis, |
Nur malpacon kaj militon, |
Multaj homoj pro li mortis! |
38 Vidas ni jen nur malamon |
Kaj kverelon; oferante, |
Time devas ni nin kaŝi, |
En profunda nokt’ preĝante. |
39 Tamen, eĉ se malpli hela |
Iĝas tiu temp’ sensuna, |
Ni praktiku niajn ritojn |
Laŭ prapatra mor’ ĝisnuna. |
40 Tretu nun en nian cirklon, |
Vi infanoj kaj adoru, |
Vi kun viaj florkronetoj |
Kantu tamen kaj ne ploru! |
41 Kantu; ĉar infan’ ne sentas |
La subpremon tiom akre, |
Fare de la fiaj Frankoj, |
Kiujn ni malbenas sakre.“ - |
42 Kaj ekkantis la geknaboj |
Kun mallaŭta voĉ’ infana: |
„Gardu nin, Balduro kara, |
Je l’ koler’ de l’ Di’ kristana! |
43 Ho, revenu al ni fine |
- Helpu nin en la mizero - |
Sur la ora sunoĉaro |
Al ni homoj sur la Tero! |
44 Ho Balduro, blankajn florojn, |
Kiuj kreskas jen surmonte, |
Blankajn kiel viaj brovoj, |
Donas ni al vi volonte. |
45 Prenu la malmulton, kion |
Donas la kampar’ malriĉa, |
Ho Balduro, milda dio, |
Estu ĝi por vi sufiĉa! |
46 Ho Balduro, di’ de l’ amo, |
Klinu vin al ni favore! |
Donas ni al vi ĉi tiujn |
Blankajn florojn purakore.“ |
47 Ĉirkaŭ la oferostono |
Iris ili kaj enĵetis |
Sanktajn herbojn en la fajron, |
Lumajn florojn ĉirkaŭmetis. |
48 Kaj flustrante la pastrino |
Prenis nun pokalon sian, |
Diris: „Antaŭ ol vi manĝos, |
Trinku nun la amon dian!“ |
49 Kaj aŭdeblis en la rondo |
Nur mallaŭta hom-murmuro, |
Same kiel enaŭtune |
Sonas foliar-susuro. |
50 Donis la ofer-servisto |
Nun el la kaldrono granda |
Al la homoj en la rondo |
Iom de l’ mangaj’ vianda. - |
51 Ĝoja manĝo ĝi ne estis! - |
Tiu aro nebaptita |
Pretis ĉiam je la fuĝo |
Aŭ je la rezisto spita, |
52 Kiel lupoj enarbare |
Predon kaŝe elmanĝantaj, |
Eĉ en foliarsusuro |
La ĉasistojn ekaŭdantaj. - |
53 Diris la pastrin’: „Nun danku |
Kaj estingu l’ fajro-reston! 5) |
Mi ne scias, ĉu ni povos |
Festi la venontan feston. |
54 Ne fidindaj estas ĉiuj, |
Ja el nia rond’ foriĝos. |
Iru for! La steloj plie |
Jam paliĝas, nun tagiĝos. - 6) |
55 Iĝis for la homoj, kvazaŭ |
Disiĝintaj sen reveno; |
Kun la cindro kaj fajreroj |
Ludis ventoj de mateno. |
56 Ardis la montpintoj ruĝe |
En la lumo de l’ aŭroro; |
Sonis de l’ sovaĝa kato |
Akra krio en la foro. |
Translation of the German poem "Dreizehnlinden, Kapitel 5, Am Opfersteine" by Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) into Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |
1) Balduro (germane: Baldur) estis la ĝermana dio de la lumo. |
2) aŭ:\\Nun tri fojojn nudpiede\\Paŝis la pastrino digna,\\ Benon diris, grajnojn ĵetis,\\Ĉirkaŭ tiu fajro ligna. |
3) „Valino“ (germane: Wala) verŝajne estis profetino aŭ diino laŭ la ĝermana kredo. |
4) akcentu: Ké en príntempspír’ maténa\\aŭ: Ke en primaver’ matena |
5) aŭ: Kaj estingu la fajrreston;\\aŭ: Kaj estingu fajroreston; |
6) aŭ:\\Ĉar findindas ja ne ĉiuj,\\Kelkaj certe nin forlasos.\\Iru for! Jam plipaliĝas\\La stelar’, la nokto pasos. |