export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Conrad Ferdinand Meyer | * Friede auf Erden | German | Arg-205-101 | 2005-08-01 13:01 Manfred | only this add | |
Manfredo Ratislavo | Paco sur la Tero | Esperanto | 2003-12-12 | Arg-206-101 | MR-411-1 | 2005-08-01 13:06 Manfred | only this add |
Willy Nüesch | Paco sur tero | Esperanto | Arg-274-101 | 2013-08-28 18:38 Manfred | only this remove |
Conrad Ferdinand Meyer, |
translated by Willy Nüesch |
La paŝtistoj en libero |
Lasis gregon, l' anĝelvorton |
Portis tra la basan pordon |
Al patrino kaj infan'. |
Plu kantadis en lontan' |
Ĉielgent' en spaco stela, |
Plu sonoris la ĉiela |
"Paco, paco sur la tero!" |
Ekde tiu vort' anĝela |
Ho ve, kiom da kruela |
Faris la militkolero |
En kiras', sur rajdobest'! |
Ofte dum kristnaska fest' |
Ĥor' spirita kantis time, |
Insistpete, plendesprime: |
"Paco, paco ... sur la tero!" |
Sed eternas kredregulo, |
Ke ne ĉiam la feblulo |
Iĝos pred' kaj rabkonkero |
De aroga murdogest': |
Iaspeca justo-est' |
En horor' kaj murdo rolas, |
Regno sin konstrui volas, |
Serĉas pacon sur la tero. |
Iom post iom ĝi formos |
Sin, oficos sankte, forĝos |
Batalilojn sen danĝero, |
Flamoglavojn por la rajt'. |
Filoj kun forteco-trajt', |
Reĝa gento ekburĝonos, |
Kies helaj tubjoj sonos: |
Paco, paco sur la tero. |
Translation of the German poem "Friede auf Erden" by Conrad Ferdinand Meyer (Konrado Ferdinando Majero, *1825-10-11 - †1898-11-28) into Esperanto by Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, *1927-05-09). La tradukinto, s-ro Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, tel. 0041-31-302 66 56), donis al mi, Manfred Retzlaff, en 2005-07-11 la skriban permeson pri la publikigo de tiu ĉi poemo en mia retejo "www.poezio.net". La poemo enestas ankaŭ en la libro "Elektitaj poemoj de Conrad Ferdinand Meyer", kiun eldonis s-ro Willy Nüesch. Ĝi estas aĉetebla ĉe li aŭ ĉe la libro-servo de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando). |