export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Theodor Storm | * Rote Rosen | German | Arg-374-186 | 2004-06-20 18:19 Manfred | only this add | |
Manfredo Ratislavo | Ruĝaj rozoj | Esperanto | 2002-04-06 | Arg-375-186 | MR-381-1 | 2004-06-20 18:19 Manfred | only this remove |
Theodor Storm, |
translated by Manfredo Ratislavo |
Feliĉon nian ni ne ĝuis |
en trankvileco, sen pasi’; |
turmente ĝi nin superfluis, |
ne konis la beaton ni. |
Nin voris veo incendia, |
plezur’ ne estis tio ĉi! |
Fariĝis pala vango via, |
kaj rompis mian spiron ĝi. |
En faŭkon estis ni ŝirataj, |
torente ĝi englutis nin; |
ni estis preskaŭ frakasataj, |
ĝis kuŝis buŝ’ sur buŝ’ je l’ fin’. |
Mutiĝis fajrofonto nia |
kaj sinkis de la vivo flam’, |
ĝis nove la fajrero dia |
Ekbrulis ree per la am’. |
Translation of the German poem "Rote Rosen" by Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04) into Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on 2002-04-06. |