Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joachim Gießner * Lokomotivo forgesita Esperanto Arg-747-379 2007-01-12 17:37 Manfred only this remove

Joachim Gießner,
Lokomotivo forgesita

 
Krepuskas, dense sinkas la vespero,
kaj nigraj nuboj flugas tra l'ĉiel'.
Nek lun', nek stel', obskur-danĝera sfero,
senbrile nur minacas la malhel'.
 
Alproksimiĝas fino de l'deĵoro,
al hejmo iros nun la trakforkist',
ĉar baldaŭ servos - en kvarona horo -
por nokt-deĵor' alia komutist'.
 
Jam venas li, amika salutado.
"En ordo estas ĉio tie ĉi."
Kaj fulme post deĵoro-transdonado
el regadejo malaperas li.
 
"Veter' diabla", pensas l'alternulo,
"eĉ pluvas nun, malbone vidas mi".
Sed venas trajnoj, kaj laŭ la regulo
esploras, fiksas itinerojn li.
 
Post tio eta paŭzo kaj trankvilo.
Li prenas seĝon, iom da ripoz'. -
"Ha, kio estas tio? Ruĝa brilo!
ĉu sonĝ'?" Terura la supoz'.
 
Ĉar tie en apuda parko-trako
lokomotivoj parkas laŭ kutim'.
"Ĉu eble mi pro tutsenzorga ago
forgesis ion?" Ŝvitas li pro tim'.
 
Rapide tra l'fenestro malfermita
ekkoni provas la objekton li:
konturo ŝajnas, io renversita,
kun bufro-bloko certe kolizi'!
 
Sin klinas el fenestro kun fajfilo,
per lamp' signalas, fajfas sen rezult'.
Nek mov', respond', horora nur trankvilo.
Ho, venos de l'stacia ĉef' tumult'.
 
Alproksimiĝas li kun stranga sento.
Ĉu mistifikis lin fantom-figur'?
Ekdubas li pri propra la prudento -
lokomotivo mankas, jen lanterno nur.
 
Ĉu povas fidi li al la okulo,
fitrompis nokta halucinaci'?
Sed tamen kontraŭ la signal-regulo
troviĝas la lanterno tie ĉi.
 
Lanterno ruĝa, kiun la kolego
amuze metis fine de la trak'.
Ĝi zorgis pri terura ekscitego
- al trakforkisto mankas nun konjak'.
 
Author of this Esperanto poem is Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).