export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this remove | |
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this add | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Manfred Retzlaff | translated by Adolf Burkhardt | translated by Joachim Gießner | ||||
1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. Leviĝas luno; hele | 1. La luno jam leviĝis, | |||
Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | orpompas surĉiele | steletoj ekheliĝis, | |||
Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | la steloj al l'okul'. | ravante homojn nin. | |||
Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Arbaro mute revas; | Silentas la arbaro | |||
Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | el la herbej' sin levas | kaj super la kamparo | |||
Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | mirinde blanka la nebul' | nebulo pala levas sin. | |||
Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Ripozas mont' kaj valo | 2. Neniu vento blovas, | |||
Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | sub la krepusk-vualo | la mond' ne plu sin movas | |||
So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | trankvile kvazaŭ lag'. | sub paca, klara lun'. | |||
Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | Por vi jen la permeso | Nun petu noktan benon, | |||
Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | fordormi en forgeso | de l'tago la ĉagrenon | |||
Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | la malbonaĵojn de la tag'. | dormantaj vi forgesu nun. | |||
2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. La luno nur duone | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | Prezentas sin impone; | en brila ronda belo | |||
Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | ĝi tamen estas sfer': | duon-videbla nur.2) | |||
So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | Facile ni priridas | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | aferon, se ni vidas | ni ofte ĝin priridas, | |||
Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | nur parton de la plena ver'. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. Homidoj ni fieraj | 4. ..................... | |||
Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | pekuloj nur, mizeraj; | ........................ | |||
Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | ne multon scias ni. | ........................ | |||
Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | Ni teksas iluziojn | ........................ | |||
Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | kaj serĉas multajn sciojn | ........................ | |||
Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | kaj devojiĝas pli kaj pli. | ........................ | |||
4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | 5. Ho Di', nin lasu vidi | 5. ..................... | |||
Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | la Savon, ne plu fidi | ........................ | |||
Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | vantaĵojn de l' pasem'! | ........................ | |||
Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | Nin faru simpl-animaj, | ........................ | |||
Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | infane Dio-timaj | ........................ | |||
Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | ........................ | |||
5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. Vi fine, sen ĉagreni, | 6. ..................... | |||
Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | el mond' nin volu preni | ........................ | |||
Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | per milda morto for. | ........................ | |||
Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | Nin tiam al ĉielo | ........................ | |||
Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | venigu, al la celo: | ........................ | |||
Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | ........................ | |||
6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | Vin nokta vent' ne tuŝu, | kuŝigu vin sen plago, | |||
Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | dum ŝirmas anĝelar'. | silentas la anim'. | |||
Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | Indulgu, Di', nin grace, | Ne punu nian faron, | |||
Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | por ke nun dormu pace | sed nin kaj la najbaron | |||
Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | ni kaj malsana la najbar'. | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Author of this German poem is Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |