export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Paul Bennemann | Amletero | Esperanto | 1933 | Arg-1034-525 | 2013-04-10 15:40 Manfred | only this remove |
Manfredo Ratislavo | Liebesbrief | Esperanto | 2010-03.01 | Arg-1035-525 | MR-492-01 | 2010-03-05 10:20 Manfred | only this remove |
Otto Julius Bierbaum | * Liebesbrief | German | Arg-1033-525 | 2010-03-03 16:31 Manfred | only this add |
Otto Julius Bierbaum, | Otto Julius Bierbaum, | |
translated by Paul Bennemann | translated by Manfredo Ratislavo | |
En malproksimon for, | En malproksimon for, | |
super la montojn for, | Super la montojn for, | |
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | |
kantas mi al vi, amatino – | Kantas mi al vi, ho amatino. | |
aŭdu min! | Ĉu vi aŭdas min? | |
Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo; | Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo; | |
aŭdu la venton tuŝantan la herbejon | Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj | |
per karesa flugilo ŝvebante; | Per karesa flugilo ŝvebas; | |
aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’: | Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto: | |
aŭdu vin mem – | Aŭskultu vin mem. | |
Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu, | Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu, | |
aŭdu en vi muĝantan la koron | Aŭdu vian muĝantan koron | |
kaj vian sangon: | Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon, | |
ĝi portas mian voĉon | Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo: | |
kaj mian amon tra tuta via vivo. | Al vi, pro vi | |
Al vi, pro vi sonas voko; | Sonas mia voko, | |
krio de amplena animo | Sonas mia sopirplena animo, | |
serĉas vin, amatino – aŭdu min! | Kiu vin serĉas. | |
En malproksimon for, | En malproksimon for, | |
super la montojn for, | Super la montojn for, | |
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for | |
kantas la kor’, amatino, | Kantas mi al vi, ho amatino, | |
kantas la koro al vi! | Kantas mia animo al vi. | |
Translation of the German poem "Liebesbrief" by Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 - †1910-02-01) into Esperanto by Paul Bennemann (*1885-03.13 - †1954) on 1933. Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis presita en la revuo „Heroldo“, n-ro 40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann | Translation of the German poem "Liebesbrief" by Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 - †1910-02-01) into Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on 2010-03.01. La unua Esperantigo de la poemo troviĝis presita en la revuo „Heroldo“, n-ro 40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann. Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la poemon denove; ĉar mi pensas, ke la traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 – 1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo. |