Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Ludwig Lazarus Zamenhof En sonĝo Esperanto Arg-1041-526 2010-03-12 14:30 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Mir träumte German Arg-1040-526 2010-03-12 14:06 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Mi sonĝis Esperanto Arg-1042-526 2010-03-12 15:40 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
En sonĝo

 

Heinrich Heine,
Mi sonĝis

 

Heinrich Heine,
Mir träumte

 
translated by Ludwig Lazarus Zamenhof   translated by Manfredo Ratislavo    
 
En sonĝo princinon mi vidis   En sonĝo princinon vidis mi   Mir träumte von einem Königskind,
Kun vangoj malsekaj de ploro, -   Kun vangoj malsekaj de ploro, -   Mit nassen, blassen Wangen;
Sub arbo, sub verda ni sidis,   Sub arbo, sub verda jen sidis ni,   Wir saßen unter der grünen Lind'
Tenante nin koro ĉe koro.   Tenante nin koro ĉe koro.   Und hielten uns liebumfangen.
 
"De l' patro de l' via la krono   "De via patro la reĝa kron',   "Ich will nicht deines Vaters Thron,
Por mi ĝi ne estas havinda!   Por mi ĝi ne estas havinda!   Ich will nicht sein Szepter aus Golde,
For, for la sceptro kaj trono -   For, for la sceptro kaj ankaŭ la tron' -   Ich will nicht seine demantene Kron',
Vin mem mi deziras, aminda!"   Vin mem mi deziras, aminda!"   Ich will dich selber, du Holde!"
 
- "Ne eble!" Ŝi al mi rediras:   - "Ne eblas tio!" respondis ŝi:   "Das kann nicht sein", sprach sie zu mir,
"En tombo mi estas tenata,   "En tombo mi estas tenata,   "Ich liege ja im Grabe,
Mi nur en la nokto eliras   Ja nur en la nokto venas mi   Und nur des Nachts komm' ich zu dir,
Al vi, mia sole amata!"   Al vi, mia sole amata!"   Weil ich so lieb dich habe."
 
Translation of the German poem "Mir
träumte" by Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) into Esperanto by
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

La origina teksto verkita de Heinrich
Heine troviĝas en la poem-volumo "Libro
de l' kantoj" (Buch der Lieder), parto
"Lirika Intermezo" (Lyrisches Intermezzo).
Anstataŭ la unua linio de la dua strofo
de la traduko de L. Zamenhof mi, Manfred
Retzlaff, proponas jenon: "De via patro
la reĝa krono".
  Translation of the German poem "Mir
träumte" by Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, permesis al mi
ŝanĝi kelkajn liniojn de tiu Esperantigo,
kiun verkis Ludoviko Zamenhofo; ĉar en
la origina versio de Zamenhofo la finaj
vortoj de la unuaj kaj triaj linioj estas
dusilaboj, dum en la origina versio de H.
Heine tiuj estas uunsilabaj, tiel ke la
akcento estas sur la lasta silabo de tiuj
linioj. Krome, en du linioj mankas en la
Zamenhofa origina versio kvara akcentita
silabo. Tion mi provis "plibonigi". (Mi
supozas, ke s-ano Zamenhof pardonus tion
al mi.)
  Author of this German poem is Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).

Aus dem Gedichtband "Buch der Lieder",
Lyrisches Intermezzo, Gedichte I.