export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Antoni Grabowski | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1056-530 | 2010-03-28 19:37 Manfred | only this add | |
Clarence Bicknell | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1054-530 | 2014-02-15 13:55 Manfred | only this remove | |
N. N. 101 | La lasta rozo de somero | Esperanto | Arg-2211-530 | 2014-11-03 22:41 Manfred | only this remove | |
Thomas Moore | * ’T is the Last Rose of Summer | English | Arg-1053-530 | 2014-11-04 07:57 Manfred | only this add |
Thomas Moore, | Thomas Moore, | |
translated by Clarence Bicknell | translated by N. N. 101 | |
Jen la lasta rozeto de fora somer'! | Nun floras de l’somero la sola lasta rozo. | |
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'! | La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo: | |
Ne restas parenco, ne unu rozflor' | ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia, | |
Partoprenas kompate en ĝia dolor'. | Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia. | |
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'. | Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti | |
Iru dormi kun ili en paca ripoz'. | Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti. | |
Nun viajn petalojn disĵetas mi for | En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas: | |
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'. | Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas. | |
Tiel same volonte formortus mi mem, | Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus | |
Se ne plu min atendus amika manprem'. | Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus: | |
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond' | Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus, | |
Volus loĝi izola sen amo-respond'? | En la dezerta mondo volonte kiu restus? | |
Translation of the English poem "’T is the Last Rose of Summer" by Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) into Esperanto by Clarence Bicknell (*1842-10-27 - †1918-07-17). Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza. | ||
Translation of the English poem "’T is the Last Rose of Summer" by Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) into Esperanto by N. N. 101. Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm. |