export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfred Retzlaff | Dektritilio, ĉapitro 8, La druidino | Esperanto | Arg-1171-580 | 2012-04-26 09:51 Manfred | only this remove | |
Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 8, Die Drude | German | Arg-1170-580 | 2012-04-22 15:33 Manfred | only this add |
Friedrich Wilhelm Weber, |
translated by Manfred Retzlaff |
1 Regis nokto enarbare, |
kalmo kaj nenio bruis; |
ĉirkaŭ l’ trunkoj de la arboj |
milde la lunlumo fluis. |
2 Nur malsupre en la valo |
babiladis rivereto, |
kiel flustre, duondorme |
diras ion infaneto. |
3 Foje nur eksonis fore |
de anaso raŭka krio; |
foje oni aŭdis ion, |
se de arbo falis io. |
4 Vagis jen la melo, kiu |
vivas en arbar’ ermite, |
tra l’ faghaloj, ĉirkaŭiris |
senarbejojn li evite. |
5 Tie, ĉe deklivo norda, |
meze en la sovaĝejo, |
jen situis iu groto, |
for de ia homloĝejo. |
6 Vasta estis ĝi,senfina; |
iam estis ĝi loĝata |
laŭ saga’ de nanoj, kiuj |
iris for, nun evitata. |
7 Estis tio lok’ terura, |
kiel pordo de l’ infero; |
serpentumis sur la rokoj |
verdaj ĉiroj de hedero. |
8 Serpentumis arbradikoj |
tra la fendoj de l’ ravino; |
kvazaŭmorta, forgesite |
loĝis jen la druidino. |
9 Sola estis ŝi kun hundo,1) |
kun la oldaj dioj, kiuj2) |
alparolis ŝin en ŝtormoj |
aŭ en birdo-voĉoj iuj. |
10 Ĉe la fonto antaŭ l’ grot’ sen |
movo estis ŝi kaŭranta, |
kiel griza ŝtonfiguro |
super tombo malĝojanta. |
11 Suben pendis lutra felo |
ĝis la kokso, de la kolo; |
kovris ŝiajn membrojn falda |
vesto ĝis la maleolo. |
12 Sonĝe sidis kun la frunt’ ŝi |
en maldekstra mano sia, |
dum la dekstra mano kuŝis |
sur la kap’ de hundo ŝia. |
13 Sidis ŝi jen meditante, |
unu el la inoj mornaj, |
kiuj ĉerpas el la fonto |
de la scio, tiuj Nornaj.3) |
14 Ĉu revagis ŝiaj pensoj |
al la tagoj forfuĝintaj, |
antaŭ ol la Frankoj estis |
Saksajn landojn konkerintaj? |
15 Ĉu ŝi afliktiĝis pro la |
mizerega nuna stato, |
aŭ ĉu antaŭ ŝi vidiĝis |
en estont’ malbona fato? |
16 Grumblis ŝia hundo, glimis |
de okuloj liaj brilo;4) |
ĉar de malproksime sonis |
paŝoj tra l’ arbar-trankvilo. |
17 Jen Elmar’, li ŝin salutis, |
rekte antaŭ ŝi haltante. |
„Kion volas vi?“ ŝi diris, |
ŝian kapon ne levante. |
18 „Svanahild’, vi saĝulino, |
pli ol tri generaciojn |
vi favore ja konsilis |
niajn Falkajn familiojn. |
19 Hejmen iris al Votano |
kaj al Frejo ĉiuj; domo |
mia estas forlasita, |
estas mi soleca homo.“ |
20 „Malfermita al vi estas5) |
ja la voj’ al amikaro, |
sed sur voj’ ne surpaŝata |
kreskas densa arbustaro. |
21 Juna Falko, longe flugis |
vi ne plu al grundo mia; |
ĉu vi timas la tag-lumon, |
ke vi venas je hor’ tia? |
22 Je solstic’, ĉe l’ ŝtono estis6) |
lasta renkontiĝo nia, |
aŭdis mi pri la enhala |
brava flugil-bato via, |
23 Ke bruligis viajn plumojn |
vi en flamoj.“ - „Tion, kion |
homa dev’ ordonas, ĉu vi |
volas nun kondamni tion?“ |
24 „Ne kondamnas mi, mi laŭdas |
noblan faron, pensas nure: |
kio pelis vin, ne estis |
tio homa devo pure. |
25 La ĉasist’ fariĝis predo, |
kaj la falk’ malsovaĝigi |
lasis sin, per leda ĉapo |
sin blindigi kaj lamigi.“ |
26 „Ho, patrino, vi severa! |
Dolorigas min ja tiaj |
vortoj viaj; jam suferis |
mi sufiĉe de aliaj!“ |
27 „Luktis vi kun urs’ kaj rompis |
vi la ostojn ja de tiu: |
Ĉu dum flor-rompado pikis |
vin insekt’ aŭ vermo iu? |
28 Ĉu vi ploras nun, ĉar skrapis |
fine vin per sia pinta |
ungo la katet’, kun kiu |
longe estas vi ludinta?“ |
29 „Akraj estas viaj vortoj; |
luktas ja en mia sino |
unu kontraŭ la alia |
amo kaj malaminklino.7) |
30 Mi parolos aŭ mi mortos! |
Kion mi en mia sino |
longe portis, mi ĝin povas |
plendi nur al vi, patrino. |
31 Helpu min, min malsanulon, |
min konsilu, saĝulino! |
Estas, kiun mi nun amas8) |
kristanin’, de Frank’ filino!“ |
32 Jen la druidin’ rektigis |
sin, profunde ŝi suspiris, |
dolorige kaj severe |
jenon al Elmaro diris: |
33 „Jam perdita estas vi! Se |
brulus la haldomo via, |
malpli estus pereiga |
jena brul’ ol fajro tia. |
34 Iru al la Franka grafo, |
ke vin tiu kristanigu, |
antaŭ l’ kruco vi vin klinu |
kaj per akvo vin baptigu. |
35 Ĉu ne opiniis digna |
vi el virgulinoj niaj |
iun zorgi pie por la |
dom’ kaj stal’ kaj korto viaj?“ |
36 Diris li: „La dipatrino |
pesas ĝojojn kaj dolorojn; |
kiel vento akvo-ondojn |
ŝi kondukas la hom-korojn. |
37 Ĉu memoras vi je l’ kant’ pri |
Svanahildo, la aminda, |
kiu ploris - ni ĝin ofte |
kantis - pri junulo Vinda. 9) |
38 Dronis tiu Vinda knabo, |
ŝi priploris sian amon; |
amas mi nun ekstertribe, |
ĉu ne faris ŝi la samon?“ |
39 Ŝi mallevis sian kapon: |
„Jarojn vidis mir fordrivi, |
mi malhelon antaŭvidas; |
triste estas longe vivi. |
40 Ol la altaj kverkoj tie |
estas mi jam pli maljuna, |
kiuj multajn jarojn kreskis |
ĝis ilia alto nuna. |
41 Estas mi jam prae aĝa, 10) |
fremda en la novaj aĵoj, |
mi egalas al kaduka |
trunko inter maj-verdaĵoj. |
42 Laca estas mi jam ege; |
baldaŭ mi pro mortmalsano |
el Saksuj’ salutojn lastajn |
portos al la di’ Votano. |
43 Dia sorto, homa sorto |
estas antaŭdecidita: |
Unu restas, regas. - Via |
vojo estas destinita. |
44 Iru! Aŭdas en la arboj |
mi jam mesaĝiston mian: |
Sur arbaraj padoj sombraj |
vi renkontos faton vian!“ - |
45 Iris nun Elmar’. - La luno |
kaŝis sin post nub-kurteno; |
pluvo-gutoj susuradis, |
grize venis la mateno. |
46 Sen konsol’, melankolie |
tra l’ arbar’ li iris tiam; |
tiom fremda kaj soleca 11) |
li sin sentis ja neniam. |
47 Kion diris la Valino, 12) |
kiel li komprenu tion? |
Ĉu ŝi celis malamikon? - |
Ĉu koleran iun dion? - |
48 Iru vi nur! Bonaj fortoj 13) |
ankaŭ gardos vin estonte: |
Sur arbaraj padoj iras |
vi al via fat’ renkonte. |
Translation of the German poem "Dreizehnlinden, Kapitel 8, Die Drude" by Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04). |
1) aŭ: \\Solis ŝi kun sia hundo,\\ŝi kun siaj dioj solis,\\kiuj en birdvoĉoj kun ŝi\\aŭ en ŝtormveter' parolis. |
2) aŭ: \\sola kun la dioj, kiuj |
3) La Nornoj (vidu PIV) estas laŭ la ĝermana mitologio diinoj, kiuj destinas la sorton de la homoj, ili korespondas al la Parcoj de la greka mitologio. |
4) aŭ:\\verde lia okul-brilo; |
5) aŭ:\\Malfermita al vi estas\\ja la vojo al-amika,\\ sed sur vojo ne paŝata\\kreskas arbustaro pika. |
6) aŭ:\\Ĉe l' ofero-ŝton' okazis |
7) aŭ:\\„Akraj estas viaj vortoj;\\luktas ja en mia koro\\unu kontraŭ la alia\\amo kaj malamfervoro. |
8) aŭ:\\Estas tiu, kiun amas\\mi, de l' Franka graf' filino!" |
9) Vindoj aŭ Vendoj estas alia nomoj por la Slavoj. La Germanoj (kaj verŝajne ankaŭ iliaj antaŭuloj, la ĝermanaj triboj) nomis siajn orientajn najbarojn tiel, en la germana lingvo: Wenden. |
10) aŭ:\\Estas mi sagao-aĝa, |
11) aŭ:\\tiom sola, forgesita\\estis li ĝis nun neniam. |
12) Laŭ la ĝermana mitologio estics Wala, esperante: Valino, la nomo de iu profetino aŭ ĝenerale profetino. |
13) aŭ:\\Iru vi, Elmaro! Bonaj\\fortoj gardos vin estonte: |