export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Михаил Юрьевич Лермонтов | * Exegi monumentum. | Russian | Arg-1909-948 | 2013-12-13 18:56 Manfred | only this add | |
Сергей Григорьевич Рублёв | Monumento | Esperanto | Arg-1910-948 | 2013-12-14 08:10 Manfred | only this remove |
Михаил Юрьевич Лермонтов, |
translated by Сергей Григорьевич Рублёв |
Mi kreis nun por mi mirindan monumenton. |
Ĝi estas al popol' eterna mia don', |
Kaj ĝi per alta kap' superas eminenton' |
De l' Aleksandra glor-kolon'. |
Ne tute mortos mi! Anim' en kara liro |
Pluvivos post la korp', ne estos ĝi mortont', |
Kaj ĉiam famos mi, dum vivos la inspiro |
De unu eĉ poet' en mond'. |
La tuta vasta land' min gloros kun efiko |
Kaj ĉiu naciar' tre bone konos min: |
Fiera slava nep', kalmuko step-amiko, |
Tunguz' sovaĝa nun kaj finn'. |
Kaj longe amos min popolo kun sincero, |
Ĉar vekis mi per lir' bonecon de l' anim', |
Ĉar en severa temp' mi kantis pri libero |
Kaj vokis la indulg' sen tim'. |
Diecan volon, muz', obeu kaj ne spitu, |
Ne zorgu pri la kron', ne timu pri insult', |
La kalumni' kaj laŭd' vin tute ne ekscitu |
Kaj ne diskutu vi kun stult'. |
Translation of the Russian poem "Exegi monumentum." by Михаил Юрьевич Лермонтов (*1814-10-16 - †1841-07-27) into Esperanto by Сергей Григорьевич Рублёв (Sergej Rublov, *1901 - †1979). Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj", prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989. Pri la tradukinto vidu la retejon "". Vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/83707/7197616. Laŭ informo de s-ano Boris Kolker la tradukinto Sergej Rublev estis elstara sovetia esperantisto kaj brila Esperanto-tradukisto. Li loĝis en la urbo Odeso. |