eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Friedrich Pillath | Pinarbo staras sola | Esperanto | Arg-2287-1023 | 2015-03-19 16:43 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | En nord' unu pino en solo | Esperanto | Arg-2074-1023 | 2014-05-23 14:39 Manfred | nur tiun aldonu | |
Ludwig Lazarus Zamenhof | En nord' unu pino | Esperanto | Arg-2073-1023 | 2014-05-23 14:27 Manfred | nur tiun aldonu | |
Heinrich Heine | * Ein Fichtenbaum steht einsam | Germana | Arg-2072-1023 | 2014-05-23 14:24 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, |
tradukita de Friedrich Pillath |
Pinarbo staras sola |
En nordo sur nuda altaĵ'. |
Ĝi dormas; el neĝ' kaj glacio |
Ĝin kovras blanka litaĵ'. |
Sonĝadas ĝi pri palmo |
Ĝemanta en orient', |
Soleca, sur arda deklivo |
En maldolĉega silent'. |
Traduko de la Germana poemo "Ein Fichtenbaum steht einsam" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Friedrich Pillath (†1932-04.03). Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/heine/pinarbo.html. |