eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Friedrich Wilhelm Weber | * Dreizehnlinden, Kapitel 2, Das Kloster | Germana | Arg-230-116 | 2004-01-31 00:45 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfredo Ratislavo | Dektritilio, ĉapitro 2, La monaĥejo | Esperanto | Arg-231-116 | 2004-01-31 18:02 Manfred | nur tiun forigu |
Friedrich Wilhelm Weber, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
1 Dolĉa kanto de l’ alaŭdo, |
sur la montoj brila helo! |
Kaj tra ĉiuj valoj blovas |
mola vento de degelo. |
2 Gaje saltis riveretoj |
en la valojn de la montoj, |
la plaŭdado de la akvoj |
sonis kvazaŭ sonĝrakontoj; |
3 pezaj sonĝoj kaj rakontoj |
pri de l’ elfoj frosttremado, |
pri ronkado de l’ gigantoj, |
pri de l’ nanoj babilado. |
4 Ĉar la nego jam degelis, |
blovis jam varmeta vento, |
susuradis arbopintoj |
en printempa antaŭsento. |
5 El la verdaj arbopintoj |
jen elstaris la frontono, |
tur’ kaj first’ de monaĥejo |
Benedikta en la fono. |
6 Ĵuse saĝaj viroj venis |
tien ĉi al la paganoj, |
kun benvortoj sur la lipoj |
kaj pacsignoj en la manoj; |
7 kun armilo pia, kiu |
malfortulojn kuraĝigas, |
kiu venkas la popolojn |
kaj venkinte liberigas; |
8 Seriozaj viroj, kiuj |
en mondmalestimo dura |
sin dediĉis al preĝado, |
laborad’, pensado nura; |
9 pacaj viroj sovaĝejojn |
ekkulturi klopodantaj, |
kaj animojn tre sovaĝajn,1) |
novan kredon dissemantaj. |
10 Saĝe kaj senlace ili |
konstruadis per segilo, |
nivelilo, lod’, martelo, |
adzo, trulo, mezurilo, |
11 ĝis elkonstruitaj estis |
per diligentec’ ilia |
domo kaj preĝejo firme |
de l’ konvent’ Dektritilia. |
12 En malriĉo kaj trankvile, |
discipline, obeeme |
la arbegojn ili hakis |
kaj fiherbojn laboreme. |
13 faris ili kontraŭ aproj |
remparaĵojn latbarilajn, |
por kreskigi en la valo |
verdajn spikojn homutilajn; |
14 endevigis la riveron |
en plektaĵon kaj en digojn, |
greftis ili sudajn plantojn |
sur acerbajn nordajn tigojn. |
15 Forte kreskis en ĝardeno |
roz’, serpin’, akvilegio, |
spicanet’, api’, lavendo, |
abrotano kaj salvio. |
16 Kroma grundo kulturenda |
estis, riĉa kaj profunda, |
malfacile kulturebla, |
tre sovaĝa, sed fekunda. |
17 Vere oni devis multon |
ja kultivi kaj eltiri, |
la fiherbojn kaj grimptigojn |
elsarkadi kaj elŝiri! |
18 En lernejo la idaro |
Saksa sidis klerigenda; |
laborego estis tie |
por ĉi tiuj ja farenda. |
19 Estis esplorenda sorĉo |
de l’ romiaj runoj jena; |
solvi tion estis tasko |
kaj enigmo dornoplena! |
20 Poste plaĉa kopiado |
de l’ literoj manskribitaj, |
alta cel’, nur atingebla |
por disĉiploj plej elitaj! |
21 Sed plej malfacile estis |
ja, klarigi al kredontoj. |
La mesaĝon de la kruco. |
Dia vort’, hero-rakontoj, |
22 bonaj Kristo kaj Balduro, |
la anĝeloj, elfoj helaj |
ŝajnis al flavhararuloj |
kelkaj esti same belaj. |
23 Nur lernantoj pli talentaj |
estis plie edukataj, |
kaj la sep liberaj artoj |
al ĉi tiuj instruataj. |
24 Estis de l’ germana lingvo |
sonoj pezaj, malgracilaj, |
kiel la unuaj paŝoj |
de infano malfacilaj. |
25 Flugis kvazaŭ sagrapide |
de la Romianoj vortoj, |
tranĉis akre kaj metale |
kiel la armeaj fortoj. |
26 Akron ili donis ja al |
logikaĵoj, interpretoj, |
plenon, forton al retoroj, |
rimojn, ritmojn al poetoj. |
27 Laŭdu la monaĥojn bravajn, |
la maltimajn frokportintojn, |
la de ĉiu bela scio |
flegadintojn kaj gardintojn. |
28 Kion en antikvaj landoj |
kantis la poetoj frue, |
kion pensis filozofoj |
por pli posta mond’ instrue; |
29 kion al profetoj iam |
Dia la Spirit’ malkaŝis, |
vortojn, verkojn de l’ Di-Filo, |
kiam li surtere paŝis: |
30 zorgoplene kaj penege |
de l’ monaĥoj manskribita, |
en la kestoj abatejaj |
kuŝis tio konservita. |
31 Ame estis rigardata |
la trezoro kaj laŭdata, |
kun modesta fiereco |
al skribsperta hom’ montrata. |
32 Skribis vintre kaj somere |
tion la monaĥoj piaj, |
sekurigis porestonte |
per laboroj tion siaj. |
33 Brilis la komencliteroj |
ruge, blue, verde, ore, |
riĉe estis ornamitaj |
per folioj kaj perflore. |
34 Je la fino de la verko |
petis la skribinto pia |
kortuŝige, ke l’ leganto |
preĝu por animo lia. |
35 Kiel militistoj nigraj, |
runoj de l’ monaĥ-kunvenoj, |
staris la literoj vice |
sur la blankaj pergamenoj. |
36 Estis tiuj la soldatoj, |
kiuj enbatale bravis |
kaj belaĵojn de l’ antikvo |
por la estontuloj savis! |
37 Se en verso de Homero |
vin ektuŝas io kanta, |
iu tre profunda sento, |
vin aŭskulti deviganta; |
38 se la lasta romiano |
vin admonas kunkolere, |
ke la diojn vi honoru |
kaj la virton amu vere; |
39 kiam forton kaj konsolon |
trovas vi en la biblio, |
kiam vi jam malesperis |
kaj vin refreŝigas io; |
40 tiam je l’ konvent-soldatoj |
pensu kun memoro danka, |
je l’ latinaj nigraj runoj |
sur la pergameno blanka! - |
41 Ankaŭ la laborojn krudajn |
la monaĥoj faris sperte, |
lancojn, arkojn kaj hakilojn |
ili sciis uzi lerte, |
42 kiam estis forpelendaj |
malamikoj bruligantaj |
la kampfruktojn, au rabistoj |
donacantojn priŝtelantaj, |
43 aŭ se estis en arbaro |
elĉasenda por la festo |
cervo dekseskorna aŭ ĉu |
ulo kun harega vesto. -2) |
44 Paco- kaj batal-laborojn3) |
ili faris ja konstante, |
por la savo de l’ animoj |
ĉiam same laborante. |
45 Ĉiutage alĉiele |
himnoj kaj preĝad’ de tiuj |
sonis pete pri eniro, |
kaj por ili kaj por ĉiuj. |
46 Dolĉa kanto de l’ alaŭdo, |
sur la montoj brila helo! |
Kaj tra ĉiuj valoj blovis |
mola vento de degelo. |
47 Pacaj, esperigaj floroj |
kreskis ĉe l’ arbaraj randoj, |
kaj ĝojigaj antaŭsentoj |
iris tra la Saksaj landoj. |
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden, Kapitel 2, Das Kloster" de Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |
1) aŭ pli konforme al la originalo: kaj animojn pli sovaĝajn, |
2) Tio estas apro. |
3) Pacajn kaj batal-laborojn |