eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Balazs Wacha | * Rokkanto | Esperanto | Arg-697-351 | 2006-02-23 10:44 Manfred | nur tiun forigu |
Balazs Wacha, |
Prometeo, Promete', |
ĉar vi estis sola, |
Prometeo, Promete', |
dum promen' konsola - |
homojn skulptis vi. |
Prometeo, Promete', |
homojn ĉi multetajn, |
Prometeo, Promete', |
homojn, la stultetajn |
ja instruis vi. |
Prometeo sur la ter' |
homojn instruadis, |
plugis, bakis brikojn kaj |
ankaŭ konstruadis, |
dio Promete'. |
Prometeo, Promete', |
ĉar vi fajron ŝtelis, |
Prometeo, Promete', |
Zeŭso vin forpelis, |
ĉenis vin al rok'. |
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Balazs Wacha (Blazio). |