Frieder Weigold, Inter milito kaj paco |
|
tradukita de Frieder Weigold |
|
Tutcerte kiel lia juda popolo |
Ekmigras al sankta la urbo, |
Tiel skribis Zamenhof ruse kaj pole, |
Ke ĉesos milit' kaj perturbo, |
Ke ne plu suferos la gento homara |
Kaj vivos en paca kuneco najbara. |
Ke lingvo komuna al beno nin ligos |
Kaj fortojn kaj agojn kunigos. |
|
Ĉu ne detruiĝis la bela imago |
Pri amo kaj paco tutteraj? |
Dufoje la ruĝa rajdisto kun plago |
Ekbatis per pugnoj krudferaj. |
Ne plu nin timigas militaj teruroj, |
Ne plu tenas homojn kaptitaj la muroj. |
La paŝoj al paco, ja etaj, moderaj, |
Fruktadas al homoj sinceraj. |
|
Traduko de la Germana poemo "Zwischen Krieg und Frieden" de Frieder Weigold en Esperanton de Frieder Weigold. |