eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * [Liebste, sollst mir heute sagen] | Germana | Arg-1119-555 | 2010-09-13 20:50 Manfred | nur tiun forigu | |
Leopold Blumental | [Karulin', vi devas diri] | Esperanto | Arg-1122-555 | 2010-09-13 22:21 mgr | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | [Diru vi, ho karulino] | Esperanto | Arg-1120-555 | 2010-09-13 20:55 Manfred | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Leopold Blumental | tradukita de Manfred Retzlaff | |||
Karulin', vi devas diri, | Diru vi, ho karulino, | Liebste, sollst mir heute sagen: | ||
Ĉu ne sonĝo estas vi, | Nun al mi, ĉu estas vi | Bist du nicht ein Traumgebild, | ||
En somera tag' florinta | Sonĝobild’ el mia sino, | Wie’s in schwülen Sommertagen | ||
El poeta fantazi'? | El poeta fantazi’? | Aus dem Hirn des Dichters quillt? | ||
Ne! erar'! ... Buŝeton tian, | Sed ne! Tian infaneton, | Aber nein, ein solches Mündchen, | ||
Sorĉon de la okulet', | Tian ravan brilon de | Solcher Augen Zauberlicht, | ||
Tiel dolĉan knabineton | La okuloj, la buŝeton, | Solch ein liebes, süßes Kindchen, | ||
Ne ekkreos la poet'! | Kreas la poeto ne. | Das erschafft der Dichter nicht. | ||
Nur vampirojn, baziliskojn, | Baziliskojn, vampiraĉojn, | Basilisken und Vampire, | ||
Monstrojn, idojn de malam', | Drakojn, de l’ infero la | Lindenwürm und Ungeheur, | ||
Nur terurajn fablajn bestojn, | Plej timigajn fi-bestaĉojn | Solche schlimmen Fabeltiere | ||
Poetara kreas flam'! | Kreas la poeto ja. | Die erschafft des Dichters Feur. | ||
Vin do ... kaj ruzecon vian | Sed ne! Vin, malicon vian, | Aber dich und deine Tücke, | ||
Ĉe anĝela vizaĝet', | La vizaĝon ravan, - ve! – | Und dein holdes Angesicht, | ||
La rigardojn piajn .., falsajn ... | La rigardon false pian | Und die falschen frommen Blicke - | ||
Ne eksonĝos la poet'! | Kreas la poeto ne. | Das erschafft der Dichter nicht. | ||
Traduko de la Germana poemo "[Liebste, sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Blumental (Leo Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] La germanan originan version verkitan de Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder", sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI. - Informoj pri la tradukinto Leopold Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas en la vikipedia retejo http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont. | Traduko de la Germana poemo "[Liebste, sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04). La poemo troviĝas en la „Libro de la kantoj“, sekcio „Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17). Das Gedicht befindet sich in Heinrich Heines Werk „Buch der Lieder“, im Abschnitt „Junge Leiden – Romanzen“, Nr. XVI. |