eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Rainer Maria Rilke | * Herbst | Germana | Arg-1549-773 | 2013-01-16 22:31 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | Aŭtuno | Esperanto | 1996-09-26 | Arg-1550-773 | MR-287-1 | 2014-11-06 13:16 Manfred | nur tiun aldonu |
Cezar | Aŭtuno | Esperanto | Arg-2256-773 | 2015-01-22 12:16 Manfred | nur tiun forigu |
Rainer Maria Rilke, |
tradukita de Cezar |
Folioj falas iel el la for', |
jen kvazaŭ velkus en ĉiel' ĝardenoj. |
Faladas ili kun neanta gesto. |
Kaj nokte sinkas peza ter' sen resto |
el ĉiuj steloj al solec' en hor'. |
Ni ĉiuj falas. Jen ĉi man' dum fal'. |
Aliajn vidu, samas ja ĉe ĉiu. |
Kaj tamen estas iu, tenas tiu |
tenere ĉion softe dum la fal'. |
Traduko de la Germana poemo "Herbst" de Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29) en Esperanton de Cezar (civila nomo: Hans-Georg Kaiser, *1954-05-21). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.ipernity.com/blog/cezar/605953. |