Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Erlkönig

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
    tradukita de Antoni Grabowski
 
Wer reitet so spät durch Nacht und Wind?   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Es ist der Vater mit seinem Kind;   Jen estas patro kun infanet':
Er hat den Knaben wohl in dem Arm,   Li havas knabon en zorga pen',
Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? —   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht?   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? —   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. —   "Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
„Du liebes Kind, komm, geh mit mir!   "Ho venu do, infan' al mi!
Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir;   Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ —   Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht,   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Was Erlenkönig mir leise verspricht? —   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind;   "Ne timu, filet', ne timu vi,
In dürren Blättern säuselt der Wind. —   Murmuras vent' en velka foli'."
 
„Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn?   "Knabeto bela, sekvu min',
Meine Töchter sollen dich warten schön;   La filinoj miaj vartados vin'.
Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn   La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ —   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
Erlkönigs Töchter am düstern Ort? —   En lok' malhela jen elfinar'!"
Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau:   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)
Es scheinen die alten Weiden so grau. —   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
„Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt;   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ —   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an!   "Patreto, patreto, li prenas min for!
Erlkönig hat mir ein Leids getan! —   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind,   La patro ektremis, kun granda rapid'
Er hält in Armen das ächzende Kind,   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Erreicht den Hof mit Mühe und Not;   Alvenas patr' al hejma kort',
In seinen Armen das Kind war tot.   L' infanon prenis jam for la mort'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe,
pri la tradukinto la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Pri la balado vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade).
La muzikon, kiun verkis la germana komponisto
Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta
video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A.
Pri la komponisto informiĝu en
http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert-
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
    1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“