Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La urbo (2a versio) Esperanto Arg-348-173 2004-02-22 14:30 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz La urbo Esperanto 1984 Arg-347-173 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La urbo Esperanto 1984-03 Arg-346-173 2004-02-22 12:54 Manfred nur tiun aldonu
Theodor Storm * Die Stadt Germana Arg-345-173 2004-02-22 12:35 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
La urbo

 

Theodor Storm,
Die Stadt

 
tradukita de Richard Schulz    
 
Ĉe griza strand', ĉe griza mar',   Am grauen Strand, am grauen Meer
Jen kuŝas la urbet'.   Und seitab liegt die Stadt;
Nebulo ondas trans digar',   Der Nebel drückt die Dächer schwer
Kaj muĝas tra l' silent' la mar'   Und durch die Stille braust das Meer
Proksime de ' urbet'.   Eintönig um die Stadt.
 
Susuras ne arbar'. Sen ĉes'   Es rauscht kein Wald, es schlägt im Mai
Ne kantas maje birda par'.   Kein Vogel ohn Unterlaß;
En nokt' autuna preter gres'   Die Wandergans mit hartem Schrei
Kaj griza strand' kun kriagres'   Nur fliegt in Herbstesnacht vorbei,
Flugmigras anserar'.   Am Strande weht das Gras.
 
Sed batas mia kor' por ci,   Doch hängt mein ganzes Herz and dir,
Ci griza urb' ĉe l' mar'.   Du graue Stadt am Meer;
La ĉarm' de la junec' por mi   Der Jugend Zauber für und für
Ridete brilas plu sur ci,   Ruht lächelnd doch auf dir, auf dir,
Ci griza urb' ĉe l' mar'.   Du graue Stadt am Meer.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Stadt"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984.

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).