Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Libro de l' kantoj, antaŭparolo je la tria eldono Esperanto 1984-03-31 Arg-425-216 | MR-121-1 2004-03-15 16:10 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Vorrede zur dritten Auflage Germana 1839 Arg-424-216 2004-03-15 16:02 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de l' kantoj, antaŭparolo je la tria eldono

 

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Vorrede zur dritten Auflage

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Jen estas la fabel-arbar’!   Das ist der alte Märchenwald!
Mi flaras tilio-floron!   Es duftet die Lindenblüte!
Kaj la miriga luno-bril’   Der wunderbare Mondenglanz
Sorĉigas mian koron.   Bezaubert mein Gemüte.
 
Promenis mi, dum la irad’   Ich ging fürbaß, und wie ich ging,
Eksonis en la foro   Erklang es in der Höhe.
De l’ najtingalo rava kant’   Das ist die Nachtigall, sie singt
Pri am’ kaj am-doloro.   Von Lieb’ und Liebeswehe.
 
De am’, am-veo kantis ĝi,   Sie singt von Lieb und Liebesweh,
De larmoj kaj ridado;   Von Tränen und von Lachen,
Jubilis ĝi triste, singultas pro ĝoj’,   Sie jubelt so traurig, sie schluchzet so froh,
vekiĝis malnova sonĝado.   Vergessene Träume erwachen. -
 
Pluiris mi, dum la irad’   Ich ging fürbaß, und wie ich ging,
Mi vidis en la fono   Da sah ich vor mir liegen,
Kastelon sur tre larĝa plac’,   Auf freiem Platz, ein großes Schloß,
Altegis la frontono.   Die Giebel hoch aufstiegen.
 
Fermitaj fenestroj, ĉie ĉi   Verschlossene Fenster, überall
Silento kaj malĝojego;   Ein Schweigen und ein Trauern;
Kaj estis, kvazaŭ loĝis la mort’   Es schien, als wohne der stille Tod
Malantaŭ jena murego.   In diesen öden Mauern.
 
Kaj antaŭ la pordo, jen kuŝis sfinks’,   Dort vor dem Tor lag eine Sphinx,
Skulptaj’ de volupt’ kaj teruro;   Ein Zwitter von Schrecken und Lüsten,
Leonan korpon havis la   Der Leib und die Tatze wie ein Löw,
in-kapa, kun-mama figuro.   Ein Weib an Haupt und Brüsten.
 
La blanka vido de la in’   Ein schönes Weib! Der weiße Blick,
Parolis de voluptemo;   Er sprach von wildem Begehren;
La mutaj lipoj volbis sin,   Die stummen Lippen wölbten sich
Ridetis de sindonemo.1)   Und lächelten stilles Gewähren.
 
Ĉe l’ najtingala rava kant’   Die Nachtigall, sie sang so süß -
Ne povis mi kontraŭstari;   Ich konnt nicht widerstehen -
Kisinte ŝian vizaĝon mi   Und als ich küßte das holde Gesicht,
Ne povi plu ion fari.   Da war’s um mich geschehen.
 
Ekvivis la marmora bild’,   Lebendig ward das Marmorbild,
La ŝtono ekĝemegis -   der Stein begann zu ächzen -
La ardon de miaj kisoj ŝi   Sie trank meiner Küsse lodernde Glut
Avide eltrinkegis.   Mit Dürsten und mit Lechzen.
 
Sufoke ŝi kisegis min,   Sie trank mir fast den Odem aus -
Volupton postulante;   Und endlich, wollustheischend,
Kaj fine min ĉirkaŭprenis ŝi,   Umschlang sie mich, meinen armen Leib
Per-unge min disŝirante.   Mit den Löwentatzen zerfleischend.
 
Tortur’ feliĉega! La dolĉa dolor’   Entzückende Marter und wonniges Weh!
Plenigis min senmezure;   Der Schmerz wie die Lust unermeßlich!
Kaj dum la buŝo ravigis min,   Derweilen des Mundes Kuß mich beglückt,
La ungoj min lezis terure.   Verwunden die Tatzen mich gräßlich.
 
Kantadis la najtingal’: „Ho am’,   Die Nachtigall sang: »O schöne Sphinx!
Respondu demandon mian:   O Liebe! was soll es bedeuten,
Pro kio vi miksas kun mort-turment’   Daß du vermischest mit Todesqual
Feliĉon ĉiun vian?   All deine Seligkeiten?
 
Ho bela sfinks’, ho solvu la   O schöne Sphinx! O löse mir
Enigmon malfacilan!   Das Rätsel, das wunderbare!
Pripensis mi pri tio ĉi   Ich hab darüber nachgedacht
Jam tempon kelkjarmilan.“   Wohl manche tausen Jahre.«
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Vorrede zur dritten Auflage" de
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-31.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, en la antaŭparolo al la tria
eldono. La plua teksto de tiu ĉi antaŭparolo
estas:

’Mi estua povinta diri ĉion tion ĉi
en bona prozo...Sed kiam oni tralegas la
malnovajn poemojn, por priŝlifi ilin iom
por nova eldono, tiam oni estas neatendite
ree kaptata per la belsona kutimo de rimado
kaj versritmo, kaj jen! Estas versoj, per
kiuj mi malfermas la „Libron de l’
kantoj“. Ho, Febo Apolono! Se tiuj versoj
estas malbonaj, vi certe pardonos al mi...
Ĉar vi estas ĉioscia dio, kaj vi scias
tre bone, pro kio mi ekde multaj jaroj ne
plu povis prefere okupiĝi pri versmezuro
kaj samsoneco de vortoj.... Vi scias, pro
kio la flamo, kiu kiel brilega piroteknikaĵo
delektis la mondon, subite devis esti
uzata por multe pli seriozaj incendioj...
Vi scias, kial ĝi nun en silenta ardo
konsumas mian koron.... Vi komprenas min,
granda, bela dio, kiu ankaŭ vi interŝanĝis
foje la oran liron per la forta arko kaj
la mortigaj sagoj... Ĉu vi memoras ankoraŭ
pri tiu Marsio, kiun vi vive senhaŭtigis?
Estas pasinta tio jam delonge, sed simila
ekzemplo nun ree estus necesa.... Vi
ridetas, ho mia eterna patro!’

Skribite en Parizo je la 20a de Februaro
de 1839

Heinrich Heine
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17),
publikigita 1839.

Das Gedicht befindet sich in Heinrich
Heines Werk „Buch der Lieder“, in der
Vorrede zur dritten Auflage. Der weitere
Text dieser Vorrede lautet:


’Das hätte ich alles sehr gut in guter
Prosa sagen können... Wenn man aber die
alten Gedichte wieder durchliest, um ihnen,
behufs eines erneueten Abdrucks, einige
Nachfeile zu erteilen, dann überschleicht
einen unversehens die klingelnde Gewohnheit
des Reims und Silbenfalls, und siehe! es
sind Verse, womit ich die dritte Auflage
des Buchs der Lieder eröffne. O Phöbus
Apollo! sind diese Verse schlecht, so
wirst du mir gern verzeihen... Denn du
bist ein allwissender Gott, und du weißt
sehr gut, warum ich mich seit so vielen
Jahren nicht mehr vorzugsweise mit Maß
und Gleichklang der Wörter beschäftigen
konnte... Du weißt, warum die Flamme,
die einst in brillanten Feuerwerkspielen
die Welt ergötzte, plötzlich zu weit
ernsteren Bränden verwendet werden
mußte... Du weißt, warum sie jetzt in
schweigender Glut mein Herz verzehrt...
Du verstehst mich, großer schöner Gott,
der du ebenfalls die goldene Leier zuweilen
vertauschtest mit dem starken Bogen und
den tödlichen Pfeilen... Erinnerst du
dich auch noch des Marsyas, den du lebendig
geschunden? Es ist schon lange her, und
ein ähnliches Beispiel tät wieder not....
Du lächelst, o mein ewiger Vater!’

Gechrieben zu Paris, den 20. Februar 1839

Heinrich Heine
 
1) aŭ: Ridetis pri memdonemo.