eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Honesteco | Esperanto | Arg-513-253 | 2004-07-01 12:39 Manfred | nur tiun forigu | |
Joseph Düpjohann | * Anstännigkait | Basgermana | 1998 | Arg-512-253 | 2004-07-01 12:39 Manfred | nur tiun aldonu |
Joseph Düpjohann, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Agu ĉiam kun honesto, |
ĉu ĝojigos ĝi aŭ ne! |
Vi malfermu vian koron |
ĉiam por alia hom’. |
Ne demandu pri kompens’, |
restu nur honesta hom’! |
Kiam en malĝojaj tagoj |
afliktita estas vi, |
eble vi demandos tiam: |
Kial restas sola mi? |
Se forlasas ĉiu vin, |
restu nur honesta hom’! |
Estu ĉies proksimulo, |
rekte vi rigardu lin, |
kaj la homo plej mizera |
estu via kara frat’. |
Ne demandu pri kompens’, |
restu nur honesta hom’! |
Traduko de la Basgermana poemo "Anstännigkait" de Joseph Düpjohann (Ostenfelder Str. 28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28, D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"), kiu aperis en 1998 en la eldonejo E. Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302 Oelde, F. R. Germanio. |