eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | La feliĉo de l' floroj | Esperanto | 2005-06.11 | Arg-638-316 | MR-438-1 | 2005-06-12 13:30 Manfred | nur tiun forigu |
Kurt Kretschmann | * Das Glück der Blumen | Germana | 1938 | Arg-637-316 | 2005-06-12 13:27 Manfred | nur tiun aldonu |
Kurt Kretschmann, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Ĉe l’ domo inter floroj en |
Trankvilo kuŝis mi, |
Aŭdante, kiel ili jen |
Parolis inter si. |
Parolis ili inter si, |
Tre fajne lispis, ke |
Ekaŭdis mi el tio ĉi, |
Ke ili ĝojas tre. |
„Amikojn havas multajn ni, |
Vizitas oni nin. |
Ĉu iu vizitatas pli?” |
Demandis ili min. |
„Rigardu la insektojn vi. |
Da ili granda ar’ |
Fluganta estas ĉirkaŭ ni |
Pro serĉo de nektar’. |
Flirtadas papiloj en |
Trembrilo ĉirkaŭ ni, |
Aŭdiĝas grilo-kanto jen |
Samkiel melodi'.” |
Ĉiela blu' kaj blank' de la |
Nubaro super ĝi, - |
Sufiĉe havas floro da |
Plezur' en tio ĉi. |
Traduko de la Germana poemo "Das Glück der Blumen" de Kurt Kretschmann (*1914-03-02) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2005-06.11. Sinjoro Kurt Kretschmann vivis multajn jarojn en la banloko Bad Freienwalde en la iama Germana Demokrata Respubliko (nun federacio lando Brandenburgo/Brandenburg de Germanio). Nun li loghas en la urbo Eberswalde en Brundenburgo en maljunulo-hejmo. Li verkis krom multaj natur-poemoj kune kun s-ro Rudolf Behm (Talweg 17, D-16225 Eberswalde, Germanio) ankau la libron "Mulch total" ("Ĝardena terkulturado nur per natura grundotegado"). |