Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emil Rittershaus * Westfalenlied Germana 1868 Arg-663-329 2012-11-30 09:42 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vestfalio-kanto Esperanto 2005-10 Arg-664-329 2012-11-30 09:40 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Pillath Vestfalia kanto Esperanto 1920 Arg-848-329 2010-05-26 15:52 Manfred nur tiun aldonu

Emil Rittershaus,
Westfalenlied

 

Emil Rittershaus,
Vestfalio-kanto

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Ihr mögt den Rhein, den stolzen preisen,   1. Vi gloru Rejnon, la fieran,
Der in dem Schoß der Reben liegt;   Jen en la lando de la vin';
Wo in den Bergen ruht das Eisen,   Min, kie oni ercon feran
Da hat die Mutter mich gewiegt.   Elfosas, lulis la patrin'.
Hoch auf dem Fels die Tannen steh'n,   Surmonte staras abiar',
Im grünen Tal die Herden geh'n,   Travale iras bovo-ar',
Als Wächter an des Hofes Saum   Kaj staras kiel gard-starant'
Reckt sich empor der Eichenbaum.   Kverk-arbo ĉe la korto-rand'.
Da ist's wo meine Wiege stand,   Jen en lulilo kuŝis mi.
O grüß dich Gott, Westfalenland!   Salutas mi vin, Vestfali'!
 
2. Wir haben keine süßen Reden   2. Ni ne parolas kun vi flate,
Und schöner Worte Überfluß,   ne uzas dolĉajn vortojn ni,
Und haben nicht so bald für jeden   ni ne salutas vin tuj frate,
Den Brudergruß und Bruderkuß.   frat-kison donas ne al vi.
Wenn du uns willst willkommen sein,   Bonvena estas vi nur, se
So schau auf's Herz, nicht auf den Schein,   atentas vi la ŝajnon ne.
Und sieh' uns grad hinein ins Aug!   Rigardu rekte al la kor'!
Gradaus, das ist Westfalenbrauch !   Rekteca estas nia mor'.
Es fragen nichts von Spiel und Tand,   Interesiĝas ni ne pri
Die Männer im Westfalenland.   malvaloraĵ' en Vestfali'!
 
3. Und uns're Frauen, uns're Mädchen,   3.Kaj niaj inoj kaj knabinoj,
Mit Augen blau wie Himmelsgrund,   Ne amas ili por plezur’,
Sie spinnen nicht die Liebesfädchen   La ĉarmaj amo-ŝpinistinoj,
Zum Scherz nur für die müß'ge Stund.   Pro ŝerca amorado nur!
Ein frommer Engel Tag und Nacht,   Anĝelo pia gardas, ke
Hält tief in ihrer Seele Wacht,   Malfideliĝu ili ne.1)
Und treu in Wonne, treu in Schmerz,   En ĝoj’ fidela kaj dolor’
Bleibt bis zum Tod ein liebes Herz.   Ĝis morto restas kara kor’.
Glückselig, wessen Arm umspannt,   Beata estas vi, se vin
Ein Mädchen aus Westfalenland!   Brakumas Vestfalia in’.
 
4. Behüt dich Gott, du rote Erde,   4. Vin gardu Dio, tero mia,
Du Land von Wittekind und Teut!   Vi lando de l’ hero’ Armin’!
Bis ich zu Staub und Asche werde,   Ĝis kuŝos mi en tombo ia,
Mein Herz sich seiner Heimat freut.   Adoros mia koro vin.2)
Du Land Westfalen, Land der Mark,   Ho, kara lando Vestfali’,
Wie deine Eichenstämme stark,   Fortega lando estas vi,
Dich segnet noch der blasse Mund   Mortante, vin en lasta hor’
Im Sterben, in der letzten Stund!   Ankoraŭ benos mia kor’!
Land zwischen Rhein und Weserstrand,   Land’ inter Rejno kaj Vezer’,
O grüß dich Gott, Westfalenland !   Salutas mi vin kun sincer’!
 
  Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2005-10.

Pri la verkinto Emil Rittershaus troviĝas
informoj en la interreto sub
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08), publikigita 1868.

Über den Verfasser Emil Rittershaus finden
Sie Näheres im Internetz unter
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/westfale.html,
la muzik-notoj troviĝas en
http://www.markomannenwiki.de/index.php?title=Westfalenlied.
   
 
    1) aŭ: De l’ rekta voj’ foriru ne.\\
aŭ: Survoje ili falu ne.
    2) Pensad' pri vi ĝojigos min.