Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun forigu

Matthias Claudius,
Abendlied

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
    tradukita de Adolf Burkhardt
 
1. Der Mond ist aufgegangen,   1. Leviĝas luno; hele
Die goldnen Sternlein prangen   orpompas surĉiele
Am Himmel hell und klar;   la steloj al l'okul'.
Der Wald steht schwarz und schweiget,   Arbaro mute revas;
Und aus den Wiesen steiget   el la herbej' sin levas
Der weisse Nebel wunderbar.   mirinde blanka la nebul'
 
Wie ist die Welt so stille   2. Ripozas mont' kaj valo
Und in der Dämmrung Hülle   sub la krepusk-vualo
So traulich und so hold!   trankvile kvazaŭ lag'.
Als eine stille Kammer,   Por vi jen la permeso
Wo ihr des Tages Jammer   fordormi en forgeso
Verschlafen und vergessen sollt.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
2. Seht ihr den Mond dort stehen? -   3. La luno nur duone
Er ist nur halb zu sehen   Prezentas sin impone;
Und ist doch rund und schön!   ĝi tamen estas sfer':
So sind wohl manche Sachen,   Facile ni priridas
Die wir getrost belachen,   aferon, se ni vidas
Weil unsre Augen sie nicht sehn.   nur parton de la plena ver'.
 
3. Wir stolze Menschenkinder   4. Homidoj ni fieraj
Sind eitel arme Sünder   pekuloj nur, mizeraj;
Und wissen gar nicht viel;   ne multon scias ni.
Wir spinnen Luftgespinste   Ni teksas iluziojn
Und suchen viele Künste   kaj serĉas multajn sciojn
Und kommen weiter von dem Ziel.   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
4. Gott, laß uns dein Heil schauen,   5. Ho Di', nin lasu vidi
Auf nichts Vergänglichs trauen,   la Savon, ne plu fidi
Nicht Eitelkeit uns freun!   vantaĵojn de l' pasem'!
Laß uns einfältig werden   Nin faru simpl-animaj,
Und vor dir hier auf Erden   infane Dio-timaj
Wie Kinder fromm und fröhlich sein!   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
5. Wollst endlich sonder Grämen   6. Vi fine, sen ĉagreni,
Aus dieser Welt uns nehmen   el mond' nin volu preni
Durch einen sanften Tod!   per milda morto for.
Und, wenn du uns genommen,   Nin tiam al ĉielo
Laß uns in Himmel kommen,   venigu, al la celo:
Du unser Herr und unser Gott!   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
6. So legt euch denn, ihr Brüder,   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
In Gottes Namen nieder;   Vin nokta vent' ne tuŝu,
Kalt ist der Abendhauch.   dum ŝirmas anĝelar'.
Verschon uns, Gott! mit Strafen,   Indulgu, Di', nin grace,
Und laß uns ruhig schlafen!   por ke nun dormu pace
Und unsern kranken Nachbar auch!   ni kaj malsana la najbar'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21).

La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Johann Abraham Peter Schulz
(31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu
la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html.
Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj
troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.