eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Heinrich Heine | * [Liebste, sollst mir heute sagen] | Germana | Arg-1119-555 | 2010-09-13 20:50 Manfred | nur tiun aldonu | |
Leopold Blumental | [Karulin', vi devas diri] | Esperanto | Arg-1122-555 | 2010-09-13 22:21 mgr | nur tiun forigu | |
Manfred Retzlaff | [Diru vi, ho karulino] | Esperanto | Arg-1120-555 | 2010-09-13 20:55 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, |
tradukita de Leopold Blumental |
Karulin', vi devas diri, |
Ĉu ne sonĝo estas vi, |
En somera tag' florinta |
El poeta fantazi'? |
Ne! erar'! ... Buŝeton tian, |
Sorĉon de la okulet', |
Tiel dolĉan knabineton |
Ne ekkreos la poet'! |
Nur vampirojn, baziliskojn, |
Monstrojn, idojn de malam', |
Nur terurajn fablajn bestojn, |
Poetara kreas flam'! |
Vin do ... kaj ruzecon vian |
Ĉe anĝela vizaĝet', |
La rigardojn piajn .., falsajn ... |
Ne eksonĝos la poet'! |
Traduko de la Germana poemo "[Liebste, sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Leopold Blumental (Leo Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19). Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi tradukon el la libreto "H. Heine - Libro de Kantoj", eldonita en 1911 de la "Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig, Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur la frontpaĝo de la kajero estas malsupre indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel, Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre: Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.] La germanan originan version verkitan de Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder", sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI. - Informoj pri la tradukinto Leopold Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas en la vikipedia retejo http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont. |