eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Felix Ney | Rozbranĉo forĝermadis | Esperanto | Arg-1246-618 | 2012-10-18 22:27 Manfred | nur tiun forigu | |
Leland Bryant Ross | Jen ĉiamviva Rozo | Esperanto | Arg-1247-618 | 2014-09-08 13:06 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 32 | * Es ist ein Ros entsprungen | Germana | Arg-1243-618 | 2012-10-18 21:49 Manfred | nur tiun forigu | |
Thomas Laub | En rose så jeg skyde | Danish | Arg-1249-618 | 2012-10-19 19:29 Manfred | nur tiun aldonu | |
Joachim Gießner | Elkreskis rozbranĉeto | Esperanto | Arg-1244-618 | 2012-10-18 21:24 Manfred | nur tiun forigu | |
Guido Holz | Burĝonis rozarbedo | Esperanto | Arg-1245-618 | 2014-09-07 14:38 Manfred | nur tiun forigu | |
N. N. 33 | A spotless roze is growing | Angla | Arg-1248-618 | 2012-10-19 08:19 Manfred | nur tiun aldonu |
N. N. 32, | N. N. 32, | N. N. 32, | N. N. 32, | N. N. 32, | ||||
tradukita de Felix Ney | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Leland Bryant Ross | tradukita de Guido Holz | |||||
1. Es ist ein Ros entsprungen | Rozbranĉo forĝermadis | 1. Elkreskis rozbranĉeto | Jen ĉiamviva Rozo | 1. Burĝonis roz-arbedo | ||||
aus einer Wurzel zart, | el trunk' de nobelec'. | el rozarbust' de Di'. | laŭ vorto de profet' | el delikata sin' | ||||
wie uns die Alten sungen, | Prauloj jam kantadis: | Aŭguro de profeto | El la Jiŝaja ŝoso | laŭ olda kant-heredo, | ||||
von Jesse kam die Art | de Jiŝaj ĝia spec'. | rakontis jam pri ĝi. | ekkreskis kun impet'. | Jiŝaj la origin'; | ||||
und hat ein Blümlein bracht | Floreton portis ĝi, | Naskiĝis rozfloret' | Ĝi venis, hela Flor', | ekĝermis ĉarma flor' | ||||
mitten im kalten Winter, | en akra vintro estis, | meze en vintra nokto | en frida tempo vintra | dum frosta vintro-tempo | ||||
wohl zu der halben Nacht. | Je horo de noktmez'. | laŭ diro de profet'. | Je noktomeza hor'. | je noktomeza hor'. | ||||
2. Das Röslein, das ich meine, | La branĉo anoncita | 2. Ja naskis tiu rozo - | Jesaja ĝin anoncis, | 2. El virgulin' beata, | ||||
davon Jesaia sagt, | Jesaja de profet': | Jesaj' prognozis ĝin - | la menciita Flor'; | mirinda roz-arbed', | ||||
ist Maria die reine, | Maria netuŝita, | el sia korpo sproson | Maria ĝin responsis | elvenis flor' benata | ||||
die uns das Blümlein bracht. | de kiu la floret'. | Mari' la virgulin'. | el patrin-ama kor'. | laŭ diro de profet'. | ||||
Aus Gottes ewgem Rat | Eterne volis Di': | Laŭ dipotenca vol' | Ŝi naskis Rozon por | Laŭ sankta Di-ordon' | ||||
hat sie ein Kind geboren | naskinta infaneton | ŝi naskis Di-infanon | klarigi Dian amon | ŝi naskis infaneton | ||||
und blieb ein reine Magd. | Plej pura restis ŝi. | por tuta mond' konsol'. | Je noktomeza hor'. | por nia sav' kaj bon'. | ||||
3. Das Blümelein so kleine, | De tiu eta floro | 3. Kaj tiu belfloreto | Ĉi tiu milda Floro | 3. Kaj ĉi floreto belas, | ||||
das duftet uns so süß, | alvenas bonodor' | tre hele lumas ĝi. | per sia dolĉ-arom' | amindas per parfum'; | ||||
mit seinem hellen Scheine | Ĝi brilas en la koro, | Obskuron la brileto | Heligas per Digloro | la nokton ĝi forpelas | ||||
vertreibt's die Finsternis: | mallumon pelas for. | forprenas nun de ni. | la vojon de la hom'. | per sia brila lum', | ||||
Wahr' Mensch und wahrer Gott, | Homido, Dia Vort', | Vi hom' kaj vera Di' | Ja homo, tamen Di', | nin helpas el mizer', | ||||
hilft uns aus allem Leide, | nin el sufero helpas, | el pekoj kaj suferoj | ĝi ŝarĝojn malpezigas | el pek' kaj morto savas; | ||||
rettet von Sünd und Tod. | De pek' Savant' kaj mort'. | estas savant' por ni. | Kaj homojn savas ĝi. | Li, hom' kaj Di' en ver'. | ||||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas N. N. 32. Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas en la germana evangelia eklezia kantlibro, kanto n-ro 23. Vidu ankaŭ la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Es_ist_ein_Ros_entsprungen. - La teksto troviĝas ankaŭ en la retejo http://ingeb.org/spiritua/esistein.html. Tie estas aŭdebla ankaŭ la melodio. | Traduko de la Germana poemo "Es ist ein Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton de Felix Ney. Tiu ĉi Esperantigo troviĝas en la retejo http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/r/rozbrancx1.html. | Traduko de la Germana poemo "Es ist ein Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton de Leland Bryant Ross (Ros' Haruo). Tiu ĉi traduko troviĝas en http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/j/jencxiamv1.html. Pluaj tradukoj de la sama aŭtoro troviĝas sub http://www.reocities.com/cigneto/thcbio/r/ros_h.html. Pri la tradukinto vidu la facebook-paĝon https://www.facebook.com/leland.ross/photos. | Traduko de la Germana poemo "Es ist ein Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton de Guido Holz (*1920 - †1989). Tiu ĉi kanto troviĝas en la eklezia Esperanta kantlibro "Adoru", n-ro 223. Vidu ankaŭ la retejon http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/b/burgxonis1.html. Pri Guido Holz vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Holz. | |||||
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. |