eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun aldonu |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun aldonu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun aldonu |
Wilhelm Müller, |
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) |
Ĉe puto antaŭ l' urbo |
jen staras la tili', |
en kies ombro dolĉe |
revadis ofte mi. |
Mi tranĉis en la ŝelon |
amsignojn pro memor'; |
sopir' min tien logis |
en ĝojo kaj dolor'. |
En lasta nokto pasis |
mi preter la tili', |
sed malgraŭ la malhelo |
okulojn fermis mi. |
Jen ĝiaj branĉoj muĝis |
kaj ŝajnis logi min: |
"Restadu, ho migrulo, |
ni trankviligos vin!" |
La vento kontraŭblovis, |
ĉapelon ŝiris for. |
Sed pelis min antaŭen |
turmentoj de la kor'. |
Se plue mi vagadus |
eĉ ĝis la monda fin', |
la branĉoj ĉiam logus: |
"Ni trankviligos vin!" |
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. |