eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Walter A. Aue | Der Tiger [-] | Germana | Arg-2126-1048 | 2014-06-08 19:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
William Auld | La tigro | Esperanto | Arg-2127-1048 | 2014-06-08 19:35 Manfred | nur tiun forigu | |
Félix Rose | Le tigre | franca | Arg-2129-1048 | 2014-06-09 11:37 Manfred | nur tiun aldonu | |
William Blake | * The Tyger | Angla | Arg-2125-1048 | 2014-06-08 19:43 Manfred | nur tiun aldonu |
William Blake, |
tradukita de William Auld |
Tigro, tigro, brile brula |
En arbaro nokt-obskura, |
Forĝis kia man' eterna |
Vin je simetri' konsterna? |
En kia fundo aŭ ĉielo |
Ardis via okulhelo? |
Kia lin flugil' subtenis? |
Kia man' la fajron prenis? |
Per kiaj ŝultro kaj kompreno. |
Por vi tordiĝis kortendeno? |
Kaj kiam pulsis batoj koraj, |
Kiaj pied' kaj mano gloraj? |
Kia martelo? Ĉeno kia? |
Kia forn' por cerbo via? |
Riskis kia fort' kolosa |
Spiti al terur' ambosa? |
Kiam steloj sin malarmis |
Kaj sur la ĉielon larmis, |
Ĉu la verko al li karis? |
Ĉu vin Ŝafid-farinto faris? |
Tigro, tigro, brile brula |
En arbaro nokt-obskura, |
Forĝus kia man' eterna |
Vin je simetri' konsterna? |
Traduko de la Angla poemo "The Tyger " de William Blake (*1757-11-28 - †1827-08-12) en Esperanton de William Auld (*1924-11-06 - †2006-09-11). Tiun ĉi poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la retejo http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/tigro.html. |