eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Früh, wenn Tal, Gebirg und Garten | Germana | Arg-220-110 | MR-319-1a | 2003-12-30 21:17 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfredo Ratislavo | Kiam mont' kaj val' matene | Esperanto | 2000-05 | Arg-221-110 | 2003-12-30 21:20 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Kiam mont‘ kaj val‘ matene |
De nebul‘ malvualiĝas, |
Kaj la florkalikoj plene |
Per koloroj ornamiĝas; |
Kiam la eter‘, portanta |
Nubojn, kun la tag‘ kverelas, |
Kaj sunvojon preparanta |
Vento tiujn ĉi forpelas; |
Se vi, tion rigardante, |
Pensas pri la Sun‘ sincere, |
La ĉielon origante |
Malleviĝos ĝi vespere. |
Traduko de la Germana poemo "Früh, wenn Tal, Gebirg und Garten" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2000-05. |